Wągrowiec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wagrowiec)
Wągrowiec
esperante: Vongrovjec
germane: Wongrowitz

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando
Wągrowiec (Pollando)
Wągrowiec (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Wągrowca
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Wągrowiec
Komunumo Wągrowiec
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1381
Koordinatoj 52° 48′ N, 17° 12′ O (mapo)52.817.2Koordinatoj: 52° 48′ N, 17° 12′ O (mapo)
Areo 17,91 km²
Loĝantaro 24529 (en 2004)
Loĝdenso 1 369,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 62-100
Telefona antaŭkodo 67
Aŭtokodo PWA
TERYT 4303828011
Estro Stanisław Wilczyński
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kościuszki 15 A
Poŝtkodo de estraro 62-100
Telefono de estraro 67 262-15-22
Fakso de estraro 67 262-03-25
Poŝto de estraro miasto@wagrowiec.um.gov.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Schönwalde
(Germanio) Adendorf
(Hungario) Gyula
(Rusio) Krasnogorsk
(Francio) Le Plessis-Trévise
Komunuma retejo http://www.wagrowiec.um.gov.pl
vdr
Wągrowiec – monumento omaĝe al Jakub Wujek

Wągrowiec (prononcu esperante: Vongrovjec; germane: Wongrowitz) estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Wągrowiec.

Historio de la urbo kaj regiono[redakti | redakti fonton]

Wągrowiec - La iama monaĥejo de cistercianoj, nun preĝejo

Vizitante la regionon de Vongrovjec oni povas ekkoni ties riĉan historion, ligitan strikte kun la cistercianoj, kiuj forte influis ĝian disvolviĝon. La komenco de setlejo Vongrovjec estas ligita kun la teritoria ekspansio de la cistercianoj loĝigitaj proksimume en la jaro 1142 en Łekno [Ŭekno], kiu situas proksime de Vongrovjec. En la jaro 1319 abato Gottschalk [Gotŝalk] aĉetas - de Sędziwój el Zarembów (Sendzivuj el Zarembuf) - grundon en la aluvio de la riveroj Varto kaj Nielba (Njelba). Sur tiu tereno komencas aperi konstruaĵoj de la cistercianoj. La disvolviĝanta setlejo de Vongrovjec jam en la jaro 1381 posedis muelejon, digon kaj paroĥan preĝejon. Tiam ankaŭ unuafoje aperas mencioj pri Vongrovjec kiel la urbo.

Vongrovjec estas la loko, kie naskiĝis pastro Jakub Wujek (Jakobo Vujek, 1541-1597), jezuito, teologo, kaj aŭtoro de la unua kaj la plej konata traduko de la Biblio en la polan lingvon.

Inter la konataj personoj devenintaj el la distrikta ĉefurbo estas Adam de Wągrowiec, la cisterciano, fame konata komponisto de orgenmuziko. Ĉi tie ankaŭ pasigis sian junan aĝon la verkisto de Młoda Polska (Juna Pollando), Stanisław Przybyszewski [Stanislao Pĵibiŝevski].

Turismo[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj turismaj atrakcioj de Vongrovjec kaj la plej belaj en la regiono estas loka akvoparko, la revivigita urboplaco kun "dancanta fontano" kaj naturgeografia situo de la urbo.

La akvoparko kiel la akvoripoziga komplekso estas tiel planita por ke tuta familio povu agrable pasigi en ĝi la tempon. Je la dispono de klientoj de akvoparko estas ripozigaj sportbasenoj, 80 metra akvodeglitejo, siranta rivero, akvomasaĝo, veziketlando, saŭnoj, kaj akvoterapiejo, ankaŭ la sala groto kun densigilo. En la objekto troviĝas luktejo, beligcentro, salono de masaĝo, frizejo, kafejo kaj porkonferenca mini-centro.

La turistoj povas ankaŭ admiri belege revivigitan en la jaro 2009 la Urbocentron, sur kiu sian iaman rebrilon reakiris brikdomoj. Inter ili precipe atentigas la grandioza fasado de antaŭmilita hotelo "Metropol". La etoson de la urboplaco kreas dancanta laŭ muzikaj taktoj la fontano kun lumefektoj (la ununura tia allogaĵo en la regiono), sunhorloĝo (gnomono), rozo de la ventoj kaj kafejetoj. La prezentadon de la "Dancanta fontano" okazadas ĉiutage dum la tagmezo kaj post krepusko dum la jarsezonoj ekde printempo ĝis aŭtuno. En la repertuaro troviĝas sume 10 verkoj, kiuj hazarde sangigas dum prezentadoj. Dum vintra sezono la fontanon kovras buntkolora kupolo, kiu kune kun festtage dekoritaj kaj iluminitaj domoj faras ĉarmigan etoson de tiu loko. La Urboplaco estas ankaŭ la loko de pluraj kulturaranĝoj, kiel la sociaj kaj artaj eventoj.

Kelkdek metrojn de la urboplaco sur la rivero Wełna [Veŭna] situas la interesa ligna konstruaĵo, kiu dum vintra sezono transformiĝas al la unu tiaspeca "glacisolida fontano". La aperanta skulptaĵo el glacio ĉiutage surprizas per novaj formoj skulptitaj de la naturo.

La specifa, turisma atrakcio de Vongrovjec estas ankaŭ ĝia natur-geografia situo. La tri lagoj: Durowskie [Durovskje], Kobyleckie [Kobileckje], Rgielskie [Rgjelskje] kaj Łęgowskie [Ŭengovskje] kiuj kreas perfektajn kondiĉojn por ripozo kaj sportakvaj praktikoj, inkluzive kun kajaka kaj velboata turismo. Troviĝanta ĉe norda urbrando de Vongrovjec la arbaro kaj promenadretoj situantaj laŭlonge de la riveroj: Struga Gołaniecka [Struga Goŭanjecka], Nielba [Njelba] kaj Wełna [Veŭna] ankaŭ la Durovskje-lago estas ŝatataj de vizitantaj turistoj kaj loĝantoj de Vongrovjec.

Ĉe unu de tiuj itineroj troviĝas unika hidrografia fenomeno - la kruciĝo de la riveroj Veŭna kaj Njelba (la sola en Eŭropo kaj unu el du similaj en la mondo). La esploroj gviditaj en la 1980-aj jaroj pruvis, ke la fluantaj akvoj de la ambaŭ riveroj en la kruciĝo miksiĝas nur je 10 %.

La landkonigajn valorojn subtenas konvena turista bazo - la banloko ĉe Durovskje-lago, en la centro de la urbo kun pruntejo de akvosporta ilaro, ses hoteloj, feriadcentroj, velhavenoj, sportresaniga centro, sportspekta halo kun manpilkludejo ekipitan per saŭno en tio unu kun la artefarita herbpavimo, leĝeratletika sternita per tartanstofo kurdromo kaj tenisejoj. La artefarita herbejo de la sportludejo en Vongrovjec servas al pilkteamoj el la tuta Pollando kiel la trejnkoordiga loko dum la tuta jaro, inkluzive dum la vintra sezono. La urbo posedas teamon MKS Nielba.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vongrovjec situas en nordorienta parto de la Grandpollando, 55 km norde de Poznano kaj 40 km de Gniezno, 70 km de Bidgoŝto kaj 60 km de Piła (legu: Piŭa), meze de la vojo VarsovioBerlino. Situanta ĉe sudo de Pałuki (legu: Paŭuki) – la historia kaj etnografia regiono, posedanta science konfirmitajn trajtojn de plej antikva teritorio de pola setlado. Vongrovjec situas sur la centra Cisterciana Itinero kaj samtempe estis kreita en la jaro 1990 laŭ decido de la Eŭropa Konsilio kaj ankaŭ sur la Itinero de Piastoj. La urbo okupas 17,9 kvadratajn kilometrojn da areo, en tio 13,8 la terenoj de verdaĵo kaj 8,3 % la areo de riveroj kaj lagoj.

Sporto kaj Kulturo[redakti | redakti fonton]

Vongrovjec estas la urbo de bone disvolviĝinta sporta infrastrukturo kaj riĉa kultur-oferto. La plej populara sporto en la urbo estas manpilka ludo. La teamo de MKS (Urba Sportklubo) "Nielba" (legu: "Njelba") reprezentas urbon Vongrovjec en la ekstra klaso de manpilko. Vongrovjec estas ankaŭ la centro kun riĉaj futbalaj, velboataj kaj kajakaj tradicioj, interalie la futbalpilka teamo ludas siajn matĉojn en dua ŝtata ligo. La urbo povas sin glori pri tre bone disvolviĝinta sportbazo, kiun kreas interalie la sportcentro kun du pilkaj sportludejoj, tiun kun la artefarita herbpavimo, sporthalo, manpilkludejo kaj tenisejoj. Krome la urbo disponas per akvoparko, sportbaseno, urba plaĝo kaj pluraj biciklaj padoj.

En Vongrovjec aktive agas kelkaj korusoj, muzikaj bandoj kaj teatraj trupoj. Dum la jaro okazas en ĝi multe da atrakcioj, kulturaranĝoj, interalie dum la t. n. "Tagoj de Vongrovjec" (la 22-an de julio) kaj kadre de la "Somero de Paŭuki", kiuj okazas ĉiujare ekde junio ĝis fino de aŭgusto.

Mastrumado[redakti | redakti fonton]

En Vongrovjec loĝas 25.005 personoj. Agas ĉi tie 3200 firmaoj, ĉefe la komercpriservaj kaj entreprenoj de meblara kaj metala branĉoj. La urbon Vongrovjec karakterizas bone disvolviĝinta industria agado kaj sufiĉe bone disvolviĝinta turisma infrastrukturo, bazita sur naturaj, mediaj kondiĉoj kaj investadoj de la urbo. La urbo plenumas rolon de entreprencentro sur la tereno de distrikto kaj disponas pri pluraj, allogaj, plene ekipitaj terenoj por priserva, produktada kaj ripoziga loĝejkonstruado. En kion valoras investadi?: La urbo posedas ĉirkaŭ 70 ha da terenoj plene armitaj per infrastrukturo kaj bone situantaj investendaj terenoj en la oportunaj lokoj.

Vongrovjec disponas:

  • Malmultekostajn invest-terenojn i.a. por industrio,
  • Modernan telekomunikadon en internacia aŭtomatiko,
  • Servadon de trinkakvo en kapacito de 10 000 m3 diurne, el profundputoj,
  • Subterajn varmajn akvojn kun temperaturo de ĉirkaŭ 80 celsi-gradoj, lokitaj 1300 m profunde,
  • Allogajn terenojn por turismaj investoj, situantajn ĉe la lagoj,
  • Oportunajn trajnajn kaj ŝoseajn kunligojn kun Poznano kaj Bidgoŝto,
  • Objektojn por partnera mastrumado (industriaj establoj, produkciaj haloj, magazenoj),
  • Malmultekostan laboristan kadron kvalifikitan relative.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

2010[redakti | redakti fonton]

La Unuan Grandpolian Esperantan Someron (GES-1) en Vongrovjec la 7-an gis 11-an de julio 2010 aranĝis la iniciata grupo "Esperanto por Eŭropa Unio" kaj aktivivuloj de tiam ankoraŭ kreota EDE-Pollando. La organizantoj provoke enkondukis la aranĝon jene: Dum la mondo ŝanĝiĝas, geesperantistoj agas, laŭ 100 jaraj modeloj, kvazaŭ nenio en la historio okazis. Nepre necesas niajn agadmodelojn ŝanĝi, serĉi novajn. Nepre endas kunlabori kun ĉiuj eblaj organizoj eĉ partioj por ŝanĝi sintenon por Esperanto. Politika agado estas nepre bezonata.

La aranĝo havis pli ol 40 partoprenantojn el 5 landoj. Ĉiuj partoprenantoj estis akceptitaj de la urbestro. La politikan diskuton partoprenis vicprezidanto de Eŭropa EDE-Federacio d-ro Eugen Macko kaj asistanto de membro de Eŭropa Parlamento. La solenan ferman aranĝon partoprenis persone la tiutempa distriktestro Michał Piechocki. Anonciĝis ke la oficiala urba retejo estu prezentata baldaŭ en Esperanto, kaj estos eldonata faldfolio en Esperanto. Pri la aranĝo skribis lokaj retejoj, gazetaro kaj raportis loka televido. La venonta sidejo de EDE-PL ricevis jam oficejon en la Centro de Esperanta Kulturo en Vongrovjec, str. Kościuszki 49 (legu: Koŝcjuŝki). La centro troviĝas ĉe la ĉefa strato de Vongrovjec en iama sidejo de Filio de la Universitato de Poznano - ĉe la ĉefa enirejo ni vidas belan informŝildon de la Centro de Esperanta Kulturo kaj la sidejo de la Estraro de EDE-PL (la unua ZEO en Vongrovjec) - la oficiala inaŭguro de la ZEO okazis dum la 3-a GES la 2an de julio 2012, krome samtage oni inaŭguris apude la placon de d-ro Ludoviko Zamenhof (la dua ZEO) kaj sur ĝi la 6-tunan E-memorŝtonon kun la marmora memortabulo okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto (la tria ZEO). Najbare estas Urbodomo kaj distriktestrejo, kaj tuj apude estas tre moderna akvoparko unika en la tuta Grandpollando. En la centro troviĝas E-biblioteko kun ĉirkaŭ 600 E-libroj, E-kompakt-diskoj, E-kasedoj kaj multaj aliaj esperantaĵoj kaj E-afiŝoj, en la posedaĵo de la centro krome estas tre valora busto de Ludoviko Zamenhof skulptita de fama pola artisto-skulptisto Leon Machowski (legu: Leon Maĥovski). En la centro okazadas la kursoj de Esperanto kaj ĉiumarde la renkontiĝoj de la loka Esperanto-rondo de EDE-Pollando.

2011[redakti | redakti fonton]

La 20-an de marto 2011 17 personoj renkontiĝis en Vongrovjec, por finfine elekti estraron de EDE-PL kaj oficialigi asocion kiel filion de Eŭropunia Federacio de EDE. Post preskaŭ unujara laboro la taskoj estis plenumitaj, sukcesa kolekto de 1000 subskriboj, statuto. Ĉe okazo estis kunveno kun parlamentano de pola Sejmo Stanislao Stec. Same estis aranĝita prelego al c. 150 lernantoj de supergimnaziaj lernejoj, kiun gvidis Kazimiro Krzyżak. Kelktaga restado estis ankaŭ intense uzita por instruado en la loka Centro de Esperanta Kulturo.

De la 25-a ĝis la 29-a de junio 2011, en la urbo okazis la 2-a Grandpolia Esperanta Somero en kiu krom polaj esperantistoj partoprenis ankaŭ gastoj el kvar pliaj eŭropaj landoj kaj Ĉinio. Dum la unua tago la aranĝon honorigis per sia ĉeesto parlamentano de la pola Sejmo - Tadeusz Tomaszewski [Tadeuŝ Tomaŝevski], kiu alportis kaj tralegis specialan salutleteron de vicprezidanto de la pola Sejmo–parlamentano Jerzy Wenderlich [Venderliĥ], la alta protektanto de la 2-a GES. Dum la diskutado, Tadeo Tomaszewski sugestis, ke valoras krei en la Pola Sejmo parlamentanan grupon de E-amikoj kiu per sia agado helpos en disvastigo de la ideo kaj lingvo Esperanto en la pola Sejmo kaj Pollando kaj havus konstantan kontakton kaj kunlaboron kun i.a. EDE-PL. Li promesis, ke post la aŭtunaj novaj balotoj por la pola Sejmo, se li denove estos parlamentano, eblus certe kalkuli je lia helpo kaj li povus gvidi la Parlamentanan Klubon de E-amikoj. Kun germanaj kaj hungaraj reprezentantoj de Eŭropa Federacio de EDE oni diskutis pri eblecoj de nia agado sur la eŭropa politika scenejo kaj pri eblecoj de disvastigo de Esperanto en Eŭropo kiel duonoficiala lingvo apud la 23 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio. Pola Sekcio de EDE formiĝis plejparte de membroj de t.n. Iniciata Grupo „Esperanto por Eŭropa Unio”. S-ro Kazimierz Krzyżak [Kĵiĵak] priparolis do la plej gravajn sukcesojn de tiu ĉi grupo kaj oficiale la grupon likvidis, por ke ĉiujn taskojn transprenu EDE-PL. Fine, ĉiuj aktivaj membroj de antaŭa Iniciata Grupo ricevis pro sia agado bele faritajn dankesprimojn kaj s-roj Kazimierz Krzyżak kaj Francisko Witucki (Prezidanto de EDE-PL) ankaŭ simbolajn distingojn.

Dum GES-2, krom la politikaj, okazis ankaŭ la kultur-turismaj aranĝoj. Dimanĉe, la 26-an de junio, pastro Stanislao Stolc celebris en la loka preĝejo la sanktan meson en Esperanto dum kiu, danke al penado de Irena Grochowska, la loka koruso ekkantis la Eŭropa himno en la pola lingvo kaj en Esperanto kaj poste ankaŭ en Esperanto la religiajn kantojn. Danke al vastaj kontaktoj kaj penado de Stanisław Rynduch [Stanisŭav Rinduĥ], venis al la evento la itala kantisto Manuelo Rovere kaj ĉina entuziasmulino de Esperanto Fan Qiu Ju (Rozo), nun vivanta en Tokio. En la urba biblioteko eblis aŭskulti ilian koncerton en Esperanto kaj rakonton de Fan Qiu Ju pri ŝia vojo al Esperanto kaj ŝia granda revo viziti Pollandon kiel patrujon de Esperanto. La koncerton ĉeestis ankaŭ la vicurbestro Grzegorz Kamiński, kiu post la koncerto en la nomo de la urbestro Stanisław Wilczyński [Stanisŭav Vilĉinjski], invitis ĉiujn al komuna tagmanĝo en la plej bona loka hotelo. Dum la aranĝo okazis ankaŭ ekskursoj tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵo – laŭ la vojo de la malnovaj lignaj preĝetoj, boata ekskurso sur la loka lago Durowskie [Durovskje] kaj komuna bivak-fajro kun rostitaj kolbasetoj.

La 30-an de junio la partoprenantoj de la aranĝo forveturis al Malborko por partopreni en la alia grava evento, kiu okazis en la unika esperantista „Parko de la Mondo", kie oni inaŭguris Esperanto-memorŝtonon omaĝe al Etsuo Miyoshi "MECENATO de ESPERANTO" kaj ĉe tiu jam 42-a ZEO Vojevodo de Pomerio distingis la eminentan japanon per la alta Ŝtata Ordeno dekrete donita de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski pro la promociigo de Esperanto kaj pola kulturo en Eŭropo kaj en la tuta mondo. La esperantisto Kazimierz Krzyżak kun tri regionaj reprezentantoj plantis kverkon "Kaŝubio" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon en Malborko.

2012[redakti | redakti fonton]

Dum la 3-a Grandpolia Esperanto-Somero la 2-an de julio 2012 en la urbo oficiale celebriĝis la Jubileo de la 125 jaroj de Esperanto. La urbestro s-ro Wilczyński kun akompano de pluraj EDE-reprezentantoj malvualigis memoran ŝtonegon kun alkroĉita informa tabulo. Ĉe la ŝtonego bele deklamis okjara Olga Goncerzewicz (legu: gonceĵeviĉ), la versaĵon: ‘Estas mi esperantisto’ verkita de hungara poeto Julio Baghy. Sekve, sur domego kie troviĝas la Centro de Esperanta Kulturo, estis malkovrita la tabulo de la Centro de Esperanta Kulturo kaj EDE-PL – sidejo (la dua ZEO en la urbo). Poste la placo antaŭ la domego estis solene alnomita: placo de Ludoviko Zamenhof (la tria ZEO).

Post la oficiala parto, en lerneja aŭlo, estis kontinuata la solenaĵo. Post la salutado sekvis arta programo kiun komencis sekva deklamado de Olga Goncerzewicz, kiu esperantlingve prezentis versaĵon: ‘La kvar sezonoj’. La ĉefa arta programero de la solenaĵo estis monologo de Mario Migliucci "Doktoro Esperanto" prezentita fare de la loka esperantistino Irena Grochowska. En la arta programo prezentiĝis ankaŭ Instruista Koruso gvidata de Tomasz Kotwica, urba blovinstrumenta kvinopo kaj Saksofona Kvarteto de la urba Ŝtata Muziklernejo kaj Grylewianki-ensemblo. Vokalista minirecitalo per akapela muziko de Jerzy Antoni Walaszek, nomata 'Verda knabo el Sosnowiec', finis la artan programon.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]