Wald ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Wald
Wald ZH
Blazono de Wald ZH
Stacidomo de Wald ZH
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47° 16′ 32″ N 8° 54′ 52″ O / 47.27556 °N, 8.91444 °O / 47.27556; 8.91444 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 32″ N 8° 54′ 52″ O / 47.27556 °N, 8.91444 °O / 47.27556; 8.91444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8862
Areo 25,25 km²
Alteco 619 m super marnivelo
Poŝtkodo 8636
Komunumkodo 0120
Mapo de Wald
vdr

Wald ZH estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 8862 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wald situas en la valo de la rivero Jona ĉe la piedo de la monto Bachtel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wald situas ĉe la trajnlino de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rüti tra la Tössvalo al Vinterturo kaj estas per la reginona trajnlinio S26, kiu tie cirkulas, bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de Wald ZH datiĝas el la jaro 1217. En la jaro 1621 la komunumo ricevis la merkatrajton. En la tempo de la industriiĝo Wald dank al la akvoenergio de la rivero Jona fariĝis signifa ekonomicentro kun diversaj ŝpinfabrikoj kaj teksfabrkioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]