Sankt-Gallenkappel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Walde (Sankt-Gallenkappel))
Sankt-Gallenkappel
Blazono de Sankt-Gallenkappel
Blazono de Sankt-Gallenkappel
Veturante tra Sankt-Gallenkappel al Ricken
Veturante tra Sankt-Gallenkappel al Ricken
Veturante tra Sankt-Gallenkappel al Ricken
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 14′ 45″ N 8° 58′ 15″ O / 47.24583 °N, 8.97083 °O / 47.24583; 8.97083 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 45″ N 8° 58′ 15″ O / 47.24583 °N, 8.97083 °O / 47.24583; 8.97083 (mapo)
Areo 19,47 km²
Alteco 595 m super marnivelo
Poŝtkodo 873
Komunumkodo 3337
Mapo de Sankt-Gallenkappel
Mapo de Sankt-Gallenkappel
Mapo de Sankt-Gallenkappel
vdr

Sankt-Gallenkappel (en la germana lingvo kutime skribita St. Gallenkappel estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1725 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sankt-Gallenkappel situas ĉe la Ricken-pasejvojo inter Rapperswil-Jona kaj Uznach unuflanke kaj Wattwil aliflanke de la montpasejo, je duono de la pasejalteco kun bela vido al la Lago de Zuriko kaj la Linth-Ebenaĵo. La komunumo Sankt-Gallenkappel konsistas el la tri vilaĝoj St. Gallenkappel, Rüeterswil kaj Walde (kie en la jaro 1933 la nigra pantero, kiu eskapis el la zoologia ĝardeno de Zuriko, estis mortbatita de kamparana laboristo, al kies mastro ĝi ŝtelis kokidon, pere de sterkoforko[1]. La pantero ludas gravan rolon en la romano La vizito de la maljuna damo de Friedrich Dürrenmatt), kaj la setlejoj Bezikon, Feldli kaj Haspel, kaj diversaj aliaj malgrandaj setlejoj kaj izolitaj bienoj.[2]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,47 km², de kiuj 33,8% estas kovritaj de arbaro, 59,8% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [3]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sankt-Gallenkappel limas en nordo en unu punkto al Mosnang, en oriento al Wattwil, en sudo al Ernetschwil, en sudsudokcidento al Uznach, en sudokcidento al Eschenbach kaj en okcidento kaj nordokcidento al Goldingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sankt-Gallenkappel situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 8, kiu kondukas de Rapperswil trans Ricken-Pasejo al Wattwil kaj Sankt-Galo. Tra la vilaĝoj Rüeterswil kaj Walde kondukas la malnova Ricken-Pasejvojo, kiu tamen estas mallarĝa vojo de tria klaso. Tra Sankt-Gallenkappel cirkulas poŝtaŭtobusoj al Rapperswil-Jona, Uznach kaj Wattwil. Inter nla vilaĝoj Walde, Rüterswil kaj Sankt-Gallenkappel cirkulas loka buso.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaj estas antaŭ ĉio la baroka pastra preĝejo en la vilaĝo Sankt-Gallenkappel, la pastra preĝejo Sankta Antonio de Padovo en Walde kaj la kapelo Sankta Ursula en Rüeterswil. La tuta pejzaĝo apud Ricken kaj okcidente de Atzmännig ankaŭ invitas al migrado kaj ofertan mirindan belvidon al la tura Gasterlando kaj la Glarusaj Alpoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sankt-Gallenkappel datiĝas el la jaro 1275 kiel S. Galli capella. Dum mezepoko la Monaĥejo Sankt-Galo estis la bienposedanto kaj reganto en Sankt-Gallenkappel. Ĝis la fondiĝo de la hodiaŭa politika komunumo en la jaro 1803, Sankt-Gallenkappel apartenis al la tribunalkomunumo Rueterswil en la Grafejo Uznach. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi apartenis al Kantono Linth. En 1803 la nove fondita komunumo Sankt-Gallenkappel estis kontraŭvole atribuita al la nove kreita Kantono Sankt-Galo. La komunumanoj tiam volis aparteni al Kantono Ŝvico.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]