Waldfischbach-Burgalben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waldfischbach-Burgalben
Blazono
Waldfischbach-Burgalben (Germanio)
Waldfischbach-Burgalben (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Südwestpfalz
Komunumaro Verbandsgemeinde Waldfischbach-Burgalben
Urborajtoj Setleja komunumo (Ortsgemeinde)
Telefona antaŭkodo 06333
Poŝtkodo 67714
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6757
Aŭtomobila kodo PS
Oficiala Municipokodo 07340054
Politiko
Komunumestro Sigrun Klotz-Bischoff
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Hauptstraße 52
67714 Waldfischbach-Burgalben
Demografio
Loĝantaro 4671 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 17′ N, 7° 39′ O (mapo)49.2847222222227.6541666666667Koordinatoj: 49° 17′ N, 7° 39′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 250 - 280 m
Areo 17,61 km²
Oficiala retejo http://www.waldfischbach-burgalben.de
vdr

Waldfischbach-Burgalben estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südwestpfalz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi estas sidejo de la samnoma komunumaro.

En la distrikto ĝi estas la plej granda el la komunumoj, kiuj ne estas urboj, sed ĝia loĝantaro malkreskas.

La komunumo estiĝis la 7-an de junio 1969 el la du ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Burgalben kaj Waldfischbach.

Ĝi situas je la okcidenta rando de la naturprotektata regiono Palatinata Arbaro, grandparte en la valoj de la riveretoj Schwarzbach kaj Moosalb.

Ĝiaj najbaroj estas Clausen, Donsieders, Geiselberg, Heltersberg, Hermersberg, Höheinöd, kaj Steinalben.

Ĝi estas atingebla per la nacia ŝoseo B270 kaj per la fervoja linio inter Kaiserslautern kaj Pirmasens.

Sur la tereno de Burgalben troviĝas la pilgrimejo Maria Rosenberg.

Evangelia preĝejo Burgalben
Golfludejo
Sabloŝtonaj rokoj