Waldo Semon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waldo Semon
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1898 (1898-09-10)
en Demopolis
Morto 26-an de majo 1999 (1999-05-26) (100-jaraĝa)
en Hudson
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Vaŝingtonio
Okupo
Okupo kemiistoinventisto
vdr

Waldo Lonsbury Semon (10a de septembro, 1898 – 26a de majo , 1999) estis usona inventisto naskiĝinta en Demopolis, Alabamo.[1] Li estas konata kiel inventinto de metodoj por fari utila la polivinil-kloridon.[2] Fakte estis en 1926 kiam Waldo Semon malkovris miksaĵon kiu igas polivinil-kloridon prilaborebla; en la antaŭaj jardekoj pluraj homoj estis interesiĝinta pri tiu plasto sensukcese.

Semon estas plej bone konata kiel inventanto de la vinilo, nome la dua plej uzata plasto. Li trovis la formulon por vinilo miksante kelkajn sintezajn polimerojn, kaj la rezulto estis substanco kiu estis elasta, sed ne estis gluebla. Semon laboris por metodoj plibonigi gumon, kaj finfine disvolvigis sintezan surogaton. La 11an de decembro, 1935, li kreis Koroseal el salo, karbo kaj kalkoŝtono, nome polimero kiu povis esti farita konsisteca.[3] Semon faris pli ol 5 000 aliajn sintezajn gumokomponaĵojn, kaj atingis sukceson per Ameripol (AMERican POLymer) en 1940 por la entrepreno B.F. Goodrich.[4] Entute, Semon tenis 116 patentojn, kaj estis enmetita en la Inventista Famsalono en 1995 estante 97-jaraĝa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "WALDO SEMON (1898-1999)". Inventor of the Week. Michigan Institute of Technology. Novembro 1999. Alirita la 3an de aprilo 2020.
  2. Elizabeth M. Smith, eld. (1993). A man of ideas: the biography of Dr. Waldo Lonsbury Semon, inventor of plasticized polyvinyl chloride. Cleveland: the Geon Company.
  3. Current Biography 1940, pp 723-24
  4. Current Biography 1940, p. 724