Wallace & Gromit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wallace and Gromit)
Wallace & Gromit
televida serioplurkomunikila serio
Originala titolo Wallace & Gromit
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro comedy television series
Reĝisoro Nick Park
Elsendo
Unua elsendo 24 dec. 1990
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr

Wallace & Gromit estas la ĉefaj figuroj en pluraj britaj animaciaj filmoj, kreitaj de Nick Park kaj de sia firmao Aardman Animations. La figuroj estas el modlopasto, fortigita per iom da drato, kaj estas filmitaj bildon post bildo, dum post ĉiu bildo la modlaĵo estas iom ŝanĝita, por en la fina filmo krei la efikon de moviĝoj.

Nick Park, kreinto de Wallace & Gromit, kun la famaj figuroj.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

La homo Wallace, strangeta sed ŝatinda inventisto, kun sia hundo Gromit kaj iom da ŝafoj vivas en ne specife nomata, sed laŭ antaŭjuĝoj tipa angla urbeto en adreso nomata "West Wallaby Street 62". La du roluloj vivas en speco de loĝkomunumo, sed Gromit ankaŭ en la loĝdoma ĝardeno havas lignan porhundan kabaneton.

Ĉiuj parolantaj figuroj de la filmoj en la anglalingvaj originalaj versioj havas akĉenton de la kampara regiono Yorkshire. La nacie konata brita aktoro Peter Sallis en la filmoj donas sian voĉon al Wallace.

Cetere en preskaŭ ĉiuj sinkronizaj tradukoj de la filmoj al aliaj lingvoj la du ĉefaj roluloj tenas siajn anglalingvajn nomojn, krom en la dana lingvo, en kiuj ili renomiĝas "Walter" kaj "Trofast".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]