Walt Disney World

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Walt Disney Mondo)

Walt Disney World
emblemo
feriejovidindaĵo
Komenco 1-a de oktobro 1971 vd
Geografia situo 28° 22′ 20″ N, 81° 32′ 58″ U (mapo)28.3722-81.5494Koordinatoj: 28° 22′ 20″ N, 81° 32′ 58″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Lake Buena Vista
Walt Disney World (Florido)
Walt Disney World (Florido)
DEC
Walt Disney World
Walt Disney World
Lokigo de Florido en Usono
Map
Walt Disney World
Fondinto(j) Walt Disney vd
Posedata de Disney vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kastelo de Cindrulino

Walt Disney World aŭ plennomeWalt Disney World Resort, kiu povas nomiĝi esperantlingve Dizni-Mondo, estas grandega amuzparko en centra Florido, Usono. Ĝi konsistas el kvar amuzejoj, du akvoparkoj, multaj hoteloj, malgranda vilaĝo de domoj, unurela fervojo, butikejoj, golfludejoj, kaj aliaj servoj por milionoj da vizitantoj. La tuta surfaco estas duoble pli granda ol la landeto San-Marino. Ĝi malfermiĝis en 1971.

Historio[redakti | redakti fonton]

Walt Disney malfermis la grandan parkon Diznilendon en 1955, en Anahejmo, Kalifornio. Poste, Disney imagis eĉ pli grandan parkon, kaj lanĉis sian "Floridan Projekton" kiu komencis sekrete aĉeti grandajn terpecojn en centra Florido per fikciaj korporacioj. En 1965, Disney anoncis sian planon konstrui orient-usonan version de Diznilendo, sed en multe pli granda dimensio. Ĉefa inter la planoj estis moderna, futureca urbo nomata "EPCOT", la Eksperimenta Prototipa Urbo de l' Futuro.

Disney mortis en 1966, tamen la laboro daŭrigis. Anstataŭ konstrui estontec-stilan urbon, la ĉefa koncentriĝo estis la starigo de amuzejo, nome la Magia Regno, kiu malfermis al publiko en 1971. Dua parko malfermis en 1982 sub nomo de EPCOT-Centro, tamen ĝi ne estis futureca urbo, sed similis multe al Internacia ekspozicio. En 1989, malfermiĝis tria parko, la Filmfarejo de Disney-MGM. Kvara parko, Besta Regno, malfermiĝis en 1998.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Amuzparkoj[redakti | redakti fonton]

Magia Regno[redakti | redakti fonton]

La Magia Regno estas multe simila al Diznilendo. Ĉe ĝia centro estas la Kastelo de Cinderelo. La parko dividiĝas en sep regionoj, ĉiu havanta apartan temon:

  • Bulevardo de Usono estas distrikto simila al ĉefa strato en ordinara usona urbo en la jaro 1900. Eblas tie butikumi, spekti ĉiutagan paradon, kaj surtrajniĝi.
  • Placo de l' Estonteco temas pri mondo de la estonteco, kies ĉefa vidindaĵo estas onda fervojo Kosma Monto.
  • Placo de Fantazio tenas allogaĵoj temante grandparte pri fruaj Disney-filmoj. Famkonata vidindaĵo estas "it's a small world" bazita sur la samnoma kanto.
  • Foiro de l' Animaĵoj estas baze ludejo por malgrandaj geinfanoj.
  • Placo de Sovaĝejo temas pri 'sovaĝa okcidento' de Usono. Troviĝas ondofervojo Granda Tondromonto, kaj akvo-ondofervojo Spruca Monto, surbaze de l' filmo Song of the South.
  • Placo de Sendependeco temas pri usona urbo je l' epoko de Usona Revolucio. Ĉefa logaĵo estas Domo de Prezidantoj, kie ĉiuj usonaj prezidantoj aperas en robota formo.
  • Placo de Aventuro temas pri aventuroj el Disney-filmoj, plej fame la Piratoj de l' Karibo.

Epcot[redakti | redakti fonton]

La dua parko, originale EPCOT-Centro, estas nun nomata nur Epcot. Plej fama ero estas Kosmoŝipo Tero, alta arĝenta globo, en mezo de Mondo de l' Futuro. Tie troviĝas ankaŭ ondofervojo Test-Vojo, kaj simulilo Misio al Marso.

La suda duono de la parko konsistas el budo reprezentantaj dek landojn de la mondo, nome (horloĝe) Meksiko, Norvegio, Ĉinio, Germanio, Italio, Usono, Japanio, Maroko, Francio, Britio, kaj Kanado.

Filmfarejo Disney-MGM[redakti | redakti fonton]

Besta Regno[redakti | redakti fonton]

Aliaj Servoj[redakti | redakti fonton]

Disney Urbocentro[redakti | redakti fonton]

Akvoparkoj[redakti | redakti fonton]


{{Projektoj}