Saltu al enhavo

Walter Cronkite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Cronkite
Persona informo
Walter Leland Cronkite
Naskonomo Walter Leland Cronkite, Jr.
Naskiĝo 4-an de novembro 1916 (1916-11-04)
en Sankta Jozefo
Morto 17-an de julio 2009 (2009-07-17) (92-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mount Moriah Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino
Moody College of Communication (en) Traduki
San Jacinto High School (en) Traduki
Ella J. Baker Montessori School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Walter Leland Cronkite (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Helen Fritsch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Kathy Cronkite (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
moderatoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1935–2009 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Walter Leland CRONKITE, Jr. (n. la 4-an de novembro 1916 en Saint Joseph, Misurio ; m. la 17-an de julio 2009 en Novjorko) estis usona televida ĵurnalisto kaj novaĵprezentisto por la televida reto CBS. [1]

Li estis plej konata kiel la delonga prezentisto de la CBS Evening News dum 19 jaroj, de 1962 ĝis 1981.

Dum la glortempo de CBS en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, Cronkite estis, laŭ opinisondoj, la persono, kiun usonanoj plej fidis. [2][3]

Estis de Cronkite, konata kiel "Onklo Walter", ke la averaĝa usonano lernis pri gravaj eventoj kiel la kuba misilkrizo (1962), la atenco kontraŭ prezidanto Kennedy (1963), la atenco kontraŭ rasa egalecaktivulo Martin Luther King 1968), la atenco kontraŭ Robert Kennedy (1968), la lunalteriĝo (d:Q495307) (Apollo 11, 1969), la Watergate-skandalo (1972), kaj la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano (1979).

Post vizito al Vjetnamio dum la milito kaj farado de dokumenta filmo pri la konflikto, Cronkite pledis por ĝia fino (la filmo estis elsendita la 27-an de februaro 1968). Rezulte de ĉi tiu parolado, la politiko daŭrigi la militon perdis usonan subtenon, kaj prezidanto Johnson decidis retiriĝi de kandidatiĝo por dua oficperiodo. Laŭ ĉeestintoj, Johnson diris  :

Kiam mi perdis Cronkite, mi perdis [la voĉojn de] ordinaraj usonanoj.

Cronkite pledis por senpaga televida tempo por politikaj partioj por protekti la rajtojn de minoritataj kandidatoj.

Walter Cronkite kutimis fini siajn elsendojn per la fetiĉa frazo "Tiel estas." (angle "And that's the way it is"), sekvita de la dato de la elsendo. [4]

Cronkite retiriĝis de la prezentado de novaĵoj en 1981, sed restis dungita de la reto ĝis siaj lastaj tagoj, foje aperante sur ekrano. En 2006, li alvokis prezidanton George W. Bush retiri trupojn el Irako.

Radioamatoro. Voksigno KB2GSD.

En 1997, la aŭtobiografio de Cronkite, A Reporter's Life, estis publikigita kaj baldaŭ fariĝis furorlibro.

Walter Cronkite ricevis kelkajn prestiĝajn ĵurnalistajn premiojn. Liaj profesiaj metodoj estis instruitaj al ĵurnalistaj studentoj en multaj landoj tra la mondo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Walter Cronkite | Biography, Facts, & Views on Vietnam War (angle). Alirita April 27, 2021 .
  2. CBS at 75 Timeline – The 1950s. Arkivita el la originalo je May 5, 2006. Alirita April 26, 2006 .
  3. Cook, Jeff Scott. (1989) The elements of speechwriting and public speaking. Macmillan. ISBN 0-02-527791-X.
  4. . How 'That's the way it is' became Cronkite's tag line (angle) (July 18, 2009). Alirita May 23, 2018 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]