Walter John CLARK [klark] (naskiĝinta en 1881; mortinta 30-jara la 18-an de majo1911) estis angla esperantisto. Li finance kaj labore subtenis la movadon enlande kaj internacie. Li verkis la bonegan historian verkon International Language, Past, Present, and Future (1907).
Walter J. Clark doktoriĝis en 1901 ĉe la universitato de Lepsiko per germanlingva disertaĵo pri George Byron kaj la romantisma poezio en Francio (Byron und die romantische Poesie in Frankreich). Krome li studis lituraron kaj juron en Parizo kaj en Oxford.
International Language, Past, Present, and Future. Eld. J. M. Dent and Sons, Londono, 1907.
„ Ĉi tiu ne estas nova verko, sed ĝi restas tre leginda, kaj interesos ĉiun studanton de internaciaj (aŭ tiel-diritaj internaciaj) lingvoj. La unua sekcio kunmetas tre bone la argumentojn por internacia lingvo kaj la neceso ke ĝi estu neŭtrala kaj facila; la dua sekcio resumas la historion de internaciaj lingvoj, kaj citas la nomojn de multaj el la provoj faritaj antaŭ kaj post Esperanto; fine, estas sekcioj traktantaj pli detale la meritojn de Esperanto mem. La stilo de la aŭtoro estas iom konversacia kaj kelkloke humora, kaj certe neniu bedaŭros la legadon de la libro. Estas interese konstati, ke la forpaso de tempo jam respondis kelkajn demandojn kiujn la aŭtoro metas antaŭ la leganto, kaj pruvis ke Esperanto havas eĉ pli valorajn kvalitojn ol opiniis D-ro Clark; kaj se, en unu-du lokoj en la verko, li ŝajnas tro optimisma (pro la okazaĵoj de la jaroj 1905- 1907), ni certe povas nun scii, pli bone ol li povis, ke nia lingvo firme enradikiĝis kaj ne forvelkos. ”