Walter Raleigh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicholas Hilliard: Portreto de Sir Walter Raleigh ĉ. 30-jara
Sir Walter Raleigh

Sir Walter RALEIGH aŭ Ralegh, angla kortegano, soldato, navigisto kaj verkisto (ĉ. 1552 - la 29-a de oktobro 1618).

Raleigh naskiĝis proksime al Sidmouth en Devon, kaj estis filo de Walter Raleigh kaj Katherine Champernowne. En 1566 li komencis studojn ĉe Oriel College, Universitato de Oksfordo, sed eliris de la universitato ĉ. 1569 por batali por la Hugenotoj en Francio. En 1580 li iris al Irlando kie li militis kontraŭ ribelojn kaj partoprenis en pluraj buĉadoj kaj akiris vastajn landojn antaŭe posedatajn de ribeloj. De tempo al tempo li loĝis en Irlando en Graflando Westmeath. En 1581 li eniris la anglan kortegon kiel protektato de la Grafo de Leicester, kun kiu li iris la sekvantan jaron por militi en Nederlando kontraŭ la hispanoj. Post lia reveno al Londono li gajnis la favoron de la reĝino Elizabeto la 1-a (Anglio), kiu donis al li la rangon de kavaliro en 1584, kaj nomis lin vic-admiralo de Devon kaj Cornwall en 1585. En 1584 li estris ŝiparon kiu esploris la bordojn de Nord-Ameriko, kaj li fondis anglan kolonion en Virginio. Tamen la kolonio ne prosperis kaj laŭdire li perdis ĉ. 40,000 britajn pundojn. En 1587 la juna, bonaspekta Grafo de Essex alvenis al la kortego kaj parte anstataŭis lin en la favoro de la reĝino. Pro tio li reiris en siajn irlandajn bienojn, kien li klopodis enkonduki homojn el Anglio. Li amikiĝis kun la poeto Edmund Spenser.

Li reakiris la favoron de Reĝino Elizabeta kaj planis ekspidiciojn kontraŭ la hispanojn. Kiam Elizabeta rifuzis permeson ke li partoprenis en tia ekspidicio en 1592 - ŝi preferis reteni sian favoraton ĉe la kortego - li transdonis la komandon al Frobisher kaj Burgh. Tamen la reĝino eltrovis ke li ĝuis am-aferon kun Bessie Throckmorton, kiu estis unu el ŝiaj honoraj sinjorinoj, kaj furioze enkarcerigis lin mallonge en la Turo de Londono. Dum kvar jaroj ŝi rifuzis vidi lin. Li edziĝis kun Bessie Throckmorton kaj ili loĝis du jarojn en kastelo ĉe Sherborne en Dorset.

En 1595 Raleigh estris ekspidicion kiu esploris la bordojn de Trinidado kaj Sud-Ameriko kaj la rivero Orinoko. La sekvantan jaron li eldonis libron pri tio - The Discovery of Guiana (La Eltrovo de Gujano). Poste li partoprenis en sukcesa atako kontraŭ Kadizo. En 1597 li reakiris la favoron de la reĝino kaj denove militis kontraŭ Hispanio. En 1600 Elizabeta nomis lin reganto de Jersey. Tamen post ŝia morto en 1603 aliaj korteganoj persvadis la novan reĝon Jakobo la 1-a (Anglio) senigi lin de liaj postenoj kaj akuzi lin pro ŝtata perfido. Eblas ke li parolis kelkajn vortojn subtenantajn Arabella Stuart, alian eblan pretendanton al la angla trono. Malgraŭ tre malfortaj atestoj oni mortkondamnis lin. La angla popolo laŭte protestis sed nur kiam li estis sur la eŝafodo la kondamno ŝanĝis en dumvivan enkarcerigon en la Turo de Londono. Tie li studis, faris sciencajn esplorojn kaj verkis sian Historion de la Mondo (1614), kiu finis per la historio de la dua milito de la romanoj kontraŭ Antikva Makedonio, kaj aliajn verkojn. En 1616 oni liberigis lin por serĉi oron laŭlonge de la rivero Orinoko, sed, parte pro malsano, la ekspedicio malsukcesis. Tie la filo de Raleigh mortis dum batalado kontraŭ hispanoj. En junio 1618 Sir Walter Raleigh mem revenis, tute depremata, al Anglio. Arestata de kuzino, li estis kondukata al Londono kaj senkapigata.

Laŭ onidiro, Raleigh enkondukis en Irlandon la kultivon de la terpomo, kaj en Brition la fumado de tabako.

Malmulte el lia poemaro eldoniĝis dum lia vivo, tamen oni nun taksas lin grava poeto. Ĝenerale li uzis simplan lingvon sen aludoj al la antikva mondo, kontraste al la klera stilo de multaj de siaj samtempuloj. Li verkis lirikajn versojn kaj longan poemon - la 11-a kaj 12-a libroj de The Ocean to Cynthia, kiuj eble estis parto de pli longa verko kaj kiuj estis formala poema amindumado de Elizabeta la 1-a.