Walter Reuther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Reuther
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1907 (1907-09-01)
en Wheeling
Morto 9-an de majo 1970 (1970-05-09) (62-jaraĝa)
en Pellston
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aviadila akcidento vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Fordson High School vd
Partio Demokrata PartioSocialisma Partio de Usono vd
Familio
Gefratoj Roy Reuther • Victor G. Reuther vd
Profesio
Okupo sindikatisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Walter Philip REUTHER (/ˈruːθər/; 1a de septembro 1907 – 9a de majo 1970) estis usona estro de sindikatoj kaj aktivulo por la Movado por civitanaj rajtoj, kiu organizis la sindikaton United Automobile Workers (UAW) kiel unu el la plej progresismaj sindikatoj en la historio de Usono.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li konsideris la laboristan movadon ne kiel mallarĝa grupo de specialaj interesoj, sed kiel ilo por avanci en socia justeco kaj en homaj rajtoj en demokrataj socioj.[1] Li katapultis la rimedojn de UAW kaj influis por defendi la rajtojn de la laboristoj, la civilajn rajtojn, la virinajn rajtojn, la universalan sanzorgadon, la publikan edukadon, atingeblajn loĝeblojn, mediajn regularojn, bremson al la nukleaj armiloj, kaj demokratajn sindikatojn tra la tuta mondo.[1] Li survivis al du murdoklopodoj, inklude unu hejme kie li estis pafita per 12a-kalibro tra la fenestro de sia kuirejo.[2] Li estis la kvara kaj plej longdaŭra funkcianta prezidanto de UAW, nome ekde 1946 ĝis sia morto en 1970.[3]

La batalo de la superpasejo, 26a de majo, 1937, Walter Reuther kvina el maldekstro, Richard Frankensteen sesa el maldekstro (tuj atakota de la sbiroj de Ford.

Forta aliancano de Martin Luther King kaj de la Movado por civitanaj rajtoj,[4] Reuther marŝis kun King en Selma,[5] Birmingham,[6] Montgomery,[7] kaj Jackson.[8][9] Kiam King kaj aliaj inklude infanojn estis enkarcerigitaj en Birmingamo (Alabamo), kaj King verkis sian faman Leteron el la Birmingama prizono, Reuther arigis 160 000 usonajn dolarojn por la liberigo de la protestantoj.[10] Li ankaŭ helpis organizi kaj financi la Marŝon al Vaŝingtono de la 28a de aŭgusto, 1963, kaj iom diskursetis el la ŝtupoj de la Monumento de Lincoln tuj antaŭ King faris sian historian diskurson "I Have a Dream" en la National Mall.[4][6] Li servis en la stabanaro de direktoroj de la "National Association for the Advancement of Colored People" (NAACP, Nacia Asocio por la Progreso de Nigruloj).[11] kaj estis unu el la fondintoj de la "Americans for Democratic Action" (Usonanoj por Demokratia Agado).[12] Frua subtenanto de Cesar Chavez kaj de la kamparana sindikato "United Farm Workers", li petis al Robert F. Kennedy ke tiu vizitu kaj subtenu Chavez.[13] Dumviva konservisto, Reuther ludis gravan rolon en la financado kaj organizado de la unua Terotago de la 22a de aprilo, 1970.[14] Laŭ Denis Hayes, ĉefa nacia organizanto de la unua Terotago, "Sen la UAW, la unua Terotago estus plej verŝajne malsukcesa!"[14]

Walter Reuther kunlaboris kaj kun Kennedy kaj kun Johnson: en la foto ambaŭ ĉe la Blanka Domo.

Kiel estro de kvin milionoj da aŭtolaboristoj inklude emeritojn kaj familiojn,[15] Reuther estis influa ene de la Demokrata Partio.[16] Dum la Dua Mondmilito, Prezidento Franklin D. Roosevelt ofte konsultis Reuther, aludante lin kiel "mia juna ruĝharula inĝeniero."[17] Li estis konsiderita de John F. Kennedy kiel vicprezidanto en 1960.[18] Post la Invado de la Porkogolfeto en 1961, JFK sendis Reuther al Kubo por negocadi interŝanĝon de prizonuloj kun Fidel Castro.[19] Li ludis gravan rolon en la iniciato por la kreado de la "Peace Corps"[20][21][22] kaj en la arigo de subteno por la aprobo de la Leĝo por Civilaj Rajtoj de 1964,[23][24] de la Leĝo por Voĉdonrajtoj de 1965,[25] Medicare kaj Medicaid,[26] kaj de la Leĝo por Justa Loĝado.[24] Li renkontiĝis ĉiusemajne en 1964 kaj 1965 kun Prezidento Lyndon B. Johnson en la Blanka Domo por diskuti politikojn kaj leĝaron por la programoj "Granda Socio" kaj "Milito kontraŭ malriĉo".[27] La Respublikana Partio malfidis el Reuther, kio kondukis la prezident-kandidaton Richard Nixon diri pri John F. Kennedy dum la balotkampanjo de 1960, "Mi ne povas imagi ion pli damaĝa por tiu nacio ol iu prezidento kiu ŝuldu sian elekton al, kaj pro tio estu kaptito de, politikestro kiel Walter Reuther."[28] Konservativa politikisto Barry Goldwater deklaris, ke "[Reuther] estis pli danĝera por nia lando ol Sputnik aŭ io ajn kion Sovetunia Rusio povus fari."[29]

Eleanor Roosevelt, Bessie Hillman, Jacob Potofsky, kaj Walter Reuther en Novjorko, 7a de januaro, 1957.

Al Reuther estis postmorte atributa la Prezidenta medalo de libereco en 1995 fare de la presidento Bill Clinton, kiu notis en la koncerna ceremonio, "Walter Reuther estis usona viziisto tiom for antaŭe de sia tempo ke kvankam li mortis antaŭ unu kvarono de jarcento, nia nacio ankoraŭ ne atingis liajn revojn."[30] Reuther estis agniskita de la gazeto Time kiel unu el la 100 plej influaj personoj de la 20a jarcento.[31] Murray Kempton, nome ĵurnalista ricevinto de Pulitzer Premio, verkis, "Walter Reuther estas la nura homo kiun mi iam renkontis kiu povis rememori el la futuro."[32] A. H. Raskin, prilabora redaktoro de The New York Times, verkis, "Se la rapido de la menso de homo povus esti mezurita en la sama maniero kiel la rapido de liaj kruroj, Walter Reuther estus olimpika ĉampiono."[33][34] George Romney, Guberniestro de Miĉigano, iam diris, "Walter Reuther estas la plej danĝera homo en Detroit ĉar neniu estas pli lerta por okazigi revolucion sed ŝajnigi rompi la ekzistantajn formojn de socio."[35]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Hall of Honor Inductee: Walter P. Reuther", United States Department of Labor, 9a de decembro 2015. Kontrolita 22a de februaro 2018. (angle)
  2. Walter P. Reuther. Alirita 25a de februaro, 2018.
  3. Walter Reuther | AFL-CIO (angle). Alirita 1a de marto, 2018.
  4. 4,0 4,1 "Meet the 1963 March on Washington Organizers | BillMoyers.com", BillMoyers.com. Kontrolita 25a de februaro 2018. (en-US)
  5. Region 8. Alirita 1a de marto, 2018.
  6. 6,0 6,1 Reuther, Walter Philip. Alirita 3a de decembro, 2019.
  7. Dickmeyer, Reuther, Elisabeth. (2004) Putting the World Together: My Father Walter Reuther: The Liberal Warrior. Living Force, p. [htt://archive.org/details/ttingworldtoge0000dick/e/339 339]. ISBN 9780975379219. OCLC 57172289.
  8. Walter P. Reuther Library (225427) Civil Rights, Demonstrations, "Meredith March Against Fear," Mississippi, 1966 (angle). Alirita 1a de marto, 2018.
  9. Dickmeyer, Reuther, Elisabeth. (2004) Putting the World Together: My Father Walter Reuther: The Liberal Warrior. Lake Orion, Michigan: LivingForce Publishing, p. [htt://archive.org/details/ttingworldtoge0000dick/e/350 350]. ISBN 9780975379219. OCLC 57172289.
  10. Dickmeyer, Reuther, Elisabeth. (2004) Putting the World Together: My Father Walter Reuther: The Liberal Warrior. Lake Orion, Michigan: LivingForce Publishing, p. [htt://archive.org/details/ttingworldtoge0000dick/e/237 237]. ISBN 9780975379219. OCLC 57172289.
  11. NAACP letterhead from November 24,1964, listing board members. Alirita 25a de februaro 2018.
  12. "ADA's History – Americans for Democratic Action", Americans for Democratic Action. Kontrolita 1a de marto 2018. (en-US)
  13. 1948-, Dreier, Peter. (2012) The 100 greatest Americans of the 20th century : a social justice hall of fame. Nov-Jorko: Nation Books, p. [htt://archive.org/details/100greatestameri0000drei/e/339 339]. ISBN 9781568586816. OCLC 701015405.
  14. 14,0 14,1 "Labor and environmentalists have been teaming up since the first Earth Day", Grist, 22a de aprilo 2010. Kontrolita 24a de februaro 2018. (en-US)
  15. Reuther., Dickmeyer, Elisabeth. (2004) Putting the world together : my father Walter Reuther, the liberal warrior. Lake Orion, Mich.: LivingForce Pub, p. [htt://archive.org/details/ttingworldtoge0000dick/e/383 383]. ISBN 9780975379219. OCLC 57172289.
  16. Halberstam, David. (1986) The reckoning, 1‑a eldono, Nov-Jorko: Morrow, p. 345. ISBN 9780688048389. OCLC 13861133.
  17. 1948–, Dreier, Peter. (2012) The 100 greatest Americans of the 20th century : a social justice hall of fame. Nov-Jorko: Nation Books, p. [htt://archive.org/details/100greatestameri0000drei/e/233 233]. ISBN 9781568586816. OCLC 701015405.
  18. . Head to Head: JFK and RFK, Los Angeles, July 1960 (en-us). Arkivita el la originalo je 2018-03-27. Alirita 8a de marto, 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-27. Alirita 2020-01-13.
  19. . Robert Boyd, Journalist Whose Reporting Shifted an Election, Dies at 91 (25a de septembro, 2019). Alirita 5a de novembro, 2019.
  20. 1943–, Carew, Anthony. (1993) Walter Reuther. Manchester: Manchester University Press, p. 101. ISBN 9780719021886. OCLC 27676666.
  21. The Stanford Daily 7 April 1964 — The Stanford Daily. Alirita 8a de marto, 2018.
  22. 1960–, Boyle, Kevin. (1995) The UAW and the heyday of American liberalism, 1945–1968. Ithaca: Cornell University Press, p. 144. ISBN 9780801485381. OCLC 32626436.
  23. Boyle, Kevin, "'An Idea Whose Time Has Come' and 'The Bill of the Century'", The New York Times, 15a de majo, 2014. (en-US)
  24. 24,0 24,1 1948–, Dreier, Peter. (2012) The 100 greatest Americans of the 20th century : a social justice hall of fame. Nov-Jorko: Nation Books, p. [htt://archive.org/details/100greatestameri0000drei/e/235 235]. ISBN 9781568586816. OCLC 701015405.
  25. 1948-, Dreier, Peter. (2012) The 100 greatest Americans of the 20th century : a social justice hall of fame. Nov-Jorko: Nation Books, p. [htt://archive.org/details/100greatestameri0000drei/e/235 235]. ISBN 9781568586816. OCLC 701015405.
  26. Social Security History (angle). Alirita 8a de marto, 2018.
  27. Reuther., Dickmeyer, Elisabeth. (2004) Putting the world together : my father Walter Reuther, the liberal warrior. Lake Orion, Mich.: LivingForce Pub, p. [htt://archive.org/details/ttingworldtoge0000dick/e/248 248]. ISBN 9780975379219. OCLC 57172289.
  28. Frank., Cormier. (1970) Reuther, Eaton, William J., Englewood Cliffs, N.J.: Prentice-Hall, p. [htt://archive.org/details/reuther00corm/e/376 376]. ISBN 9780137793143. OCLC 91809.
  29. Krugman, Paul R.. (2007) The conscience of a liberal, 1‑a eldono, Nov-Jorko: W.W. Norton & Co, p. [htt://archive.org/details/conscienceoflib00krug/e/111 111]. ISBN 9780393333138. OCLC 154706837.
  30. (1996) Public Papers of the Presidents of the United States, William J. Clinton. United States Government Printing Office, p. Book II, e 1516.
  31. "TIME 100 Persons of The Century", Time, 6a de junio, 1999. (en-US)
  32. Whip: Leading the Progressive Battle During the Rise of the Right Bonier, David www.presidency.ucsb.edu p. 562, [1] Alirita la 26an de februaro, 2018.
  33. Reuther., Dickmeyer, Elisabeth. (2004) Putting the world together : my father Walter Reuther, the liberal warrior. Lake Orion, Mich.: LivingForce Pub, p. [htt://archive.org/details/ttingworldtoge0000dick/e/88 88]. ISBN 9780975379219. OCLC 57172289.
  34. Congressional Record, House of Representatives, Statement by Irving Bluestone (June 29, 1970). Alirita 4a de marto, 2018.
  35. 1948–, Dreier, Peter. (2012) The 100 greatest Americans of the 20th century : a social justice hall of fame. Nov-Jorko: Nation Books, p. [htt://archive.org/details/100greatestameri0000drei/e/234 234]. ISBN 9781568586816. OCLC 701015405.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barnard, John. American Vanguard: The United Auto Workers during the Reuther Years, 1935–1970. Wayne State U. Press, 2004. 607 pp.
  • Boyle, Kevin. The UAW and the Heyday of American Liberalism, 1945–1968 (1995)
  • Brattain, Michelle. "Reuther, Walter Philip"; American National Biography.
  • Carew, Anthony. Walter Reuther (1993)
  • Kempton, Murray. "The Reuther Brothers" in Part of Our Time: Some Ruins and Monuments of the Thirties (1955, repr. 1998, repr. 2004)
  • Kornhauser, Arthur et al. When Labor Votes: A Study of Auto Workers (1956)
  • Goode, Bill. Infighting in the UAW: The 1946 Election and the Ascendancy of Walter Reuther (1994)
  • Parenti, Michael and Peggy Norton. The Wonderful Life and Strange Death of Walter Reuther (1996)
  • Zieger, Robert H. The CIO, 1935–1955 (1995)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]