Walter Rodney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Walter Rodney (23a Marto 1942 – 13a Junio 1980) estis elstara gujana historiisto, politika aktivulo kaj elstara sciencisto, kiu estis murdita en Gujano en 1980.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Rodney iĝis Doktoro en Afrika Historio en 1966 ĉe la School of Oriental and African Studies en Londono, Anglio, aĝe de 24. Lia tezo temis pri la komerco de sklavoj ĉe la marbordo de Supra Gvineo, kaj estis publikigita de Oxford University Press en 1970 laŭ la titolo A History of the Upper Guinea Coast 1545-1800. Poste li profesoris en la Universitato de Dar es Salaam en Tanzanio dum la periodo 1966-67 kaj poste en Jamajko ĉe [Universitato de Karibio]]. Li estis ankaŭ forta kritikanto de kapitalismo kaj defendis moderan socialismon.[1]

La 15an de oktobro 1968 la registaro de Jamaiko forpelis lin el la lando akuzinte lin kiel instiganto de insurekcioj fare de malriĉuloj konitaj kiel "Rodney Riots"; fakte li intencis disvastigi social kaj politikan konscion ĉefe inter la Rastafaria movado, dokumentite per sia libro The Groundings With My Brothers.

En 1969, Rodney revenis al la Universitato de Dar es Salaam, kie li laboris kiel Profesoro de Historio ĝis 1974.[2]

Rodney iĝis elstara defendanto de Tutafrikismo, kaj estis gravulo por la movado Black Power en Karibio kaj Nordameriko. Dum sia vivo en Dar es Salaam li estis influa por disvolvigo de nova centro de afrika studado.

En 1974 Rodney revenis en Gujanon el Tanzanio. Li intencis profesori ĉe la Universitato de Gujano sed la registaro malhelpis; li aktiviĝis en politiko, fondante la partion Working People's Alliance, efika opozicio kontraŭ la People's National Congress de la registaro. En 1979 li estis arestita akuzita de incendio de du registaraj oficejoj.

La 13an de Junio 1980, Walter Rodney, kiam estis 38, estis murdita per bombo en sia aŭto, unu monaton post esti reveninta el la celebro de la sendependigo de Zimbabvo kaj dum periodo de intensa politika aktivado. Oni ĝenerale akuzis la prezidanton Linden Forbes Burnham.[3][4]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Walter Rodney Speaks: the Making of an African Intellectual (1990)
  • A History of the Guyanese Working People, 1881-1905 (1981)
  • Marx in the Liberation of Africa (1981)
  • Guyanese Sugar Plantations in the Late Nineteenth Century: a Contemporary Description from the "Argosy" (1979)
  • World War II and the Tanzanian Economy (1976)
  • How Europe Underdeveloped Africa (1972)
  • A History of the Upper Guinea Coast (1970)
  • The Groundings with my Brothers (1969)
  • Kofi Baadu Out of Africa (porinfana libro) Georgetown, [Guyana]: [s.n.]
  • Lakshmi Out of India (porinfana libro) Georgetown, Guyana: The Guyana Book Foundation, 2000.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • "And finally they killed him": speeches and poems at a memorial rally for Walter Rodney, 1942-80, Oduduwa Hall, University of Ife, Nigeria, Friday, 27 June 1980.
  • Walter Rodney: Revolutionary and Scholar: A Tribute. Los Angeles: Center for African-American Studies and African Studies Center, University of California, 1982.
  • Alpers, Edward A. and P. M. Fontaine (eds), Walter Rodney, Poetic Tributes. London: Bogle-L’Ouverture, 1985.
  • Campbell, Horace. Rasta and Resistance: From Marcus Garvey to Walter Rodney. Trenton, NJ: Africa World Press, 1985.
  • Chung, Clairmont: A Promise of Revolution, Monthly Review Press, 2013
  • Gabriehu. Dangerous Times: The Assassination of Dr. Walter Rodney. Brooklyn, NY: Gibbi Books, 2003.
  • Lewis, Rupert. Walter Rodney`s Intellectual and Political Thought, Wayne State University Press, 1998
  • Lewis, Rupert. Walter Rodney: 1968 Revisited
  • Issa G. Shivji, "Remembering Walter Rodney", Monthly Review, Volume 64, Issue 07 (December 2012).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Walter Rodney Capitalism and Socialism Models. Alirita 2007-01-04.
  2. Michael O. West (November 2005). "Walter Rodney and Black Power: Jamaican Intelligence and US Diplomacy", gazeto : African Journal of Criminology and Justice Studies, volumo : 1, numero : 2. Alirita 2011-06-26.  
  3. "Walter Rodney [1942-1980]", The Grenada Revolution Online
  4. "The grand betrayals of Walter Rodney", Kaieteur News, 16a Junio 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]