Walter Simons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Walter Simons en Septembro 1931

Walter SIMONS (naskiĝis la 24-an de septembro 1861(nun 1861-09-24) en Elberfeld; mortis la 14-an de julio 1937 en Nowawes) estis germana politikisto kaj juristo. En 1925 li estis vic-prezidento de la Vajmara Respubliko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Simons studis historion, filozofion, juron kaj nacian ekonomion en la universitatoj de Strasburgo, Leipzig kaj Bonn. En 1893 li iĝis juĝisto en la urbo Velbert. Laborinte en du ŝtataj oficejoj, li iĝis estro de la kancelierejo de Germanujo en 1918. Kiam li malakceptis la Traktaton de Versailles, li devis forlasi la estradon de la germana paca delegacio por finigi la Unuan Mondmiliton.

En 1920 kaj 1921 Simons estis Ministro pri eksteraj aferoj de la Vajmara Respubliko, sed ne apartenis al la tiutempaj regnaj partioj. Li reprezentis Germanujon en la konferenco de Spa julie de 1920 kaj en la konferenco de Londono marte de 1921. Inter 1922 kaj 1929 Simons estris la Regnan kortumon en Leipzig, kaj dume en 1925 li transprenis la oficon de Regna prezidento, ĉar antaŭa prezidento Friedrich Ebert mortis sen jama sekvanto. Ĝis la 12-a de majo 1925 oni elektis novan prezidenton, Paul von Hindenburg, al kiu Simons fordonis tiun oficon. Ekde 1929 Simons instruis popoljuron ĉe la universitato de Leipzig.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

  • 1930: Honora aneco de la Usona Societo pri Internacia Juro.
  • 1931: Adlerschild (merita ordeno) de la Germana Regno.
  • 1993: Laŭ li oni nomis placon antaŭ la kortumo de Velbert.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Christentum und Verbrechen (Kristanismo kaj Krimo), 1925.
  • Religion und Recht (Religio kaj Juro) (Prelegoj en la universitato de Uppsala), Berlin-Tempelhof 1936.
  • Kirchenvolk und Staatsvolk (Eklezia popolo kaj ŝtata popolo), Leipzig 1937.