Walter Smital

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter SMITAL (mortis 43-jaraĝa la 21-an de majo 1936 en Vieno) estis aŭstra esperantisto kaj biblioteka oficisto.

Dum la Unua Mondmilito, Walter Smital lernis Esperanton de hungara esperantisto dum militkaptiteco en Siberio. Li estis prezidanto de Esperanto-delegitaro de Vieno kaj sekretario de Aŭstria Esperanto-Delegitaro kaj de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Li kunlaboris en la aŭstraj kongresoj en Salzburg, Graz, kaj Vieno (1927). Li aranĝis Esperanto-ekspozicion en prunksalonego de Nacia Biblioteko okaze de solena malfermo de la Esperanto-Muzeo. En 1925 li gvidis la duan Esperanto-kurson en Radio Wien kaj poste dum pluaj sep jaroj estis preleganto tie. Li gvidis kursojn ankaŭ en instruista seminario ktp. Li estis bonega tradukanto de paroladoj. Li helpis fondi „Aŭstria Esperantiston“ kaj verkis multaj artikolojn kaj recenzojn.

Lia edzino estis la esperantistino d-ino Liane Domonkos; kun ŝi li havis filinon Erika. Oni entombigis en la Centra Tombejo de Vieno.