Walther Rathenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Walter Rathenau (1921)

Walther RATHENAU (n. 29-an de septembro 1867, Berlino, Germanio - m. 24-an de junio 1922, Berlino) estis germana politikisto, grandindustriisto kaj filozofo.

Li organizis la militekonomion de Germanio dum la unua mondmilito, poste agadis unue kiel novkonstruiga, poste eksterafera ministro kaj en tiuj postenoj li havis gravan rolon en ek-repago de la rekompensaj ŝuldoj kaj diplomacia malizoligo de Germanio. Li estis filo de Emil Rathenau, fondinto de Allgemeine-Elektrizitäts-Gesellschaft (AEG)

Li studis inĝenieradon en Berlino kaj Strasburgo, sed okupiĝis ankaŭ pri filozofio, fiziko, kemio. Li doktoriĝis en 1889, poste laboris en germanaj industri-entreprenoj en la gvidantaro. Li transprenis gvidadon de AEG ĉe komenco de la unua mondmilito. Rathenau estis unu el tiuj ege malmultaj germanaj grandindustriistoj, kiuj rekonis, ke por venko en la milito, necesas koncentrigi la resursojn de la nacia ekonomio. Tiel li konvinkis la registaron pri starigo de Sekcio pri Militaraj Krudmaterialoj ene de la Militistara ministerio. Li agadis kiel ties gvidanto ekde aŭgusto de 1914 ĝis printempo de 1915 kaj Rathenau prizorgis aĉeton, defendon, disdividon de la necesegaj militaj materialoj. Tiel li havis ŝlosilan rolon en tio, ke la germana ekonomio restis funkcikapabla spite al la brita mara blokado.

Printempe de 1915, Rathenau revenis en la negocan vivon kaj komencis denove verki, sed kiam aŭtune de 1918 ŝajnis kolapsi la okcidenta fronto, li proponis popolan revolucion tiel savi la militon por Germanio.

Post la milito, li partoprenis en fondo de la burĝa Germana Demokrata Partio kaj instigis por kunlaboro al la Germana Socialdemokrata Partio. Li havis la opinion, ke la liberkonkura kapitalismo finiĝis, tiel li propagis en lia verko (Die neue Wirtschaft (La nova ekonomio; 1918) por industria memadministrado kun aktiva dungita partopreno kaj efika ŝtata direktado. Li kontraŭis la amasan ŝtatigon de la industriaj entreprenoj.

Li iĝis en majo de 1921 novkonstruiga ministro en la registaro de Karl Joseph Wirth. Li komence apogis repagon de la kompensaj repagoj, militŝuldoj. La 31-an de januaro 1922, Rathenau iĝis eksterafera ministro kaj subskribis la Traktaton de Rapallo kun la Sovetunio (16-an de aprilo 1922). Tiel li restarigis la normalajn kontaktojn inter la du landoj – forpuŝitaj el la komunumo de la eŭropaj grandpotencoj - kaj fortigis la ekonomiajn rilatojn inter ili. Tiu gravega traktato efikis kiel vangofrapo por la aliancanoj, ĉar tio signifis sendependajn paŝojn de Germanio. Kvankam multaj bonvenigis la diplomacian sukceson, Rathenau akiris pli kaj pli multajn malamikojn en Germanio. En okuloj de la ekstreme dekstruloj, li reprezantis la postmilitan germanan sistemon, kiun ili malamegis. Oni ankaŭ akuzis lin pri disvastigo de la komunisma infekto - per subskribo de la Traktato de Rapallo. Ĉar li estis juddevena, tio ankaŭ estis malbona signo por la ekstreme naciistoj.

Rathenau estis veninta al lia oficejo, kiam du anoj de la Organisation Consul murdis lin. Lia morto kaŭzis grandan politikan ekscitiĝon el kiu rezultiĝis leĝo por protekti la respublikon.