Walther de Châtillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter de Châtillon (Latine Gualterus de Castellione) estis Latina aŭtoro el Francujo el la 12-a jarcento (ĉ 1135-post 1184).

Li studis sub Stephano de Beauvais kaj en la Universitato de Parizo. Supozeble dum sia studentaj jaroj li verkis plurajn poemojn en Goliarda stilo, kiuj trovis lokon en la fama kolektaĵo Carmina Burana.

Ĉefverko

Dumvive li estis admirata pro Aleksandreis, la Latina epopeo, kiun li verkis pri Aleksandro la Granda. En tiu heksametra poemego li priskribas vivon kaj aventurojn de Aleksandro. Ĝi enhavas plurajn anakronismojn; interalie li priskribas la Krucumon de Jesuo kiel jam okazintan.

La Alexandreis siatempe estis tre populara, eĉ dumtempe forpelis la Eneadon de Vergilio el la lerneja programo, sed nuntempe apenaŭ estas legata.

Unu ĝia verso restas fama:

Incidit in Scyllam qui vult vitare Charybdim ("Ofte kaptiĝas de Skil', kiu volas eviti Ĥaribdon".)

Aliaj verkoj

Multaj poemoj en lia stilo aŭ kun liaj temoj atribuiĝis foje al li, kvankam kun nesufiĉe certeco. Ekzemple li ne estas la aŭtoro de la satira poemo Apokalipso de Goljat, kiun foje oni aperigis sub lia nomo.

Walther ankaŭ verkis dialogon kiu atakas Judismon kaj traktaĵon pri la Triunuo; eble li same estas la aŭtoro de Moralium dogma philosophorum.

Li mortis pro la pesto.


En Esperanto aperis

Lia poemo Propter Sion non tacebo aperis sub titolo Mi pro Cion ne silentos en traduko de Gerrit Berveling.

En Antologio Latina (volumo 9) aperos fragmentoj el la Aleksandreado.

Eksternaj ligoj

Bibliografio

  • F. J. E. Raby, A History of Secular Latin Poetry in the Middle Ages (Oxford: Clarendon Press, 1934. ISBN 0-19-814325-7) vol. 2 pp. 72-80, 190-204.