Wamba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wamba (Valadolido))
Wamba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47190
Demografio
Loĝantaro 309  (2022) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 4° 55′ U (mapo)41.676388888889-4.9175Koordinatoj: 41° 41′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 785 m [+]
Areo 38,21 km² (3 821 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Wamba (Provinco Valadolido)
Wamba (Provinco Valadolido)
DEC
Wamba
Wamba
Situo de Wamba
Wamba (Hispanio)
Wamba (Hispanio)
DEC
Wamba
Wamba
Situo de Wamba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wamba, Valladolid [+]
vdr

Wamba [BAMba] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Wamba estas etimologie rilatebla al la reĝo Vambo (vidu sube Historion). Wamba estas la nura municipo en Hispanio kies nomo ekas per W, kaj ankaŭ unu el malmultaj tiaj vortoj.

Wamba en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
Urbodomo kaj placo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis 40 loĝantojn el 1996 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 18 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Peñaflor de Hornija, Villanubla, Ciguñuela, Valladolid (pro enklavo de ties teritorio municipal), Castrodeza kaj Torrelobatón, ĉiuj samprovincaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas el tiu de la rego de visigotoj Wamba, kiu estis elektita reĝo en tiu loĝloko en la jaro 672. En tiu epoko la nomo estis Gertikos kaj la reĝo Recesvinto havis tie ripoz-vilaon. Je la morto de Recesvinto en tiu vilao, la nobeloj elektis Vambon kiel reĝo tiun saman tagon. Tiam la monarkio estis elekta kaj nehereda.​

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria kun romanika pordego kaj mozaranaj elementoj interne. Fine de la 12-a jarcento la monaĥejo estis de la Ordeno de Sankta Johano. De tiu epoko estas la ostarejo kiu enhavas restaĵojn de ĉirkaŭ 3 000 monaĥoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]