Wang Laboratories
Aspekto
| Wang Laboratories | ||
|---|---|---|
| negoco vd | ||
| Dum | 1951 - 1999 | |
| Sekvanto | Getronics | |
| Sidejo | Billerica | |
| Lando | Usono | |
| Agokampo | tekstoprilaborilo | |
Wang Laboratories estis komputila kompanio el Masaĉuseco fondita en 1951 de D-ro An Wang. La firmao komencis sian agadon per la fabrikado de elektronikaj kalkuliloj, ĝis la 1960-aj jaroj.
En 1971, ĝi anoncis la lanĉon de maŝinoj specialigitaj pri tekstoprilaborado; estis ĉi tiu ekipaĵo, efika por sia tempo, kiu igis ĝin sukcesa. En la malfruaj 1970-aj jaroj, ĝi aperigis la serion de minikomputiloj WANG VS.
En 1992, la firmao deklaris bankroton. Post restrukturado ĝi iĝis serva firmao sub la nomo Wang Global, kaj tiam estis absorbita en 1999 fare de la nederlanda firmao Getronics.

