Wang Liqin
Aspekto
| Wang Liqin | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de junio 1978 (47-jaraĝa) en Ŝanhajo |
| Ŝtataneco | Ĉinio |
| Alma mater | Ŝanhaja Komunika Universitato |
| Okupo | |
| Okupo | tablotenisisto |
Wang Liqin (simpligita ĉina 王励勤; tradicia ĉina 王勵勤; pinjino Wáng Lìqín, naskiĝis la 18-an de junio 1978 en Ŝanhajo, do nun 47-jaraĝa) estas eksa profesia ĉina tablotenisisto. En januaro 2014, li estis vicigita 12-a en la Internacia Tablotenisa Federacio (ITTF). Li komencis ludi en la aĝo de 6 jaroj kaj estis elektita por la ĉina vira taĉmento en 1993 kiam li estis nur 15-jara. Li venkis en tri Mondĉampionecoj. Li estis vicigita numero 1 de ITTF dum 25 sinsekvaj monatoj, de septembro 2000 ĝis septembro 2002, kio estis la dua plej longa periodo por esti sinsekva numero 1 de la mondo ĝis la momento de lia retiriĝo: Fine de 2013, Wang Liqin retiriĝis de la nacia teamo.

