Wangari Maathai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nobel medalo
Wangari Maathai

D-rino Wangari Muta Maathai [ŭangARi MUta ma:TAJ] (naskiĝis la 1-an de aprilo 1940 en Nyeri, mortis la 25-an de septembro 2011 en Nairobi) estis kenja media kaj politika aktivulino. En 2004 ŝi estis la unua virino el Afriko, al kiu oni donis la Nobel-Premion pri Paco pro ŝia kontribuo al pli bona medio, demokratio kaj paco. Ŝi estis ankaŭ la unua virino de la meza kaj orienta Afriko kiu doktoriĝis en la universitato en Afriko.

En 2003 ŝi fondis kenjan verdan partion. Dum 40 jaroj da aktivado, ŝi sukcesis planti kaj plantigi 40 milionojn da arboj, nur arboj laù la lokaj bezonoj, kaj arboj adaptitaj al grundo kaj obligante la instruantojn, paroli al la kamparaninoj, nur en unu el la dialektoj konataj de tiuj kamparaninoj .. Do, konservado de la diverseco kaj pri la arbaj varietoj, kaj pri la diversaj lokaj lingvoj ... Ŝi laborigis 150 000 virinojn, pagante ilin  ! Ŝi multe kontribuis al anstataùigado de la feroca diktatoro Arap Moï per ekdemokratio .. Ŝi ankaù agadis kontraù la rivalecon inter triboj . Kiam du aù tri triboj ekmalamikiĝis, ŝi petis ke ĉiu tribo donacu al siaj malamikoj, junajn arbetojn, por planti ... Wangari Maathai estas ekzemplodona por ĉiuj pro sia kuraĝo, sia malavareco, sia sinintereso ...

fontoj

Ekzistas en franca lingvo,

  • " Celle qui plante les arbres" ( ĉe Eloïse d'Ormesson, 23 )
  • belega porjunula albumo :" Mama Miti, la mère des arbres, ĉe Le Sorbier, 13 €
  • belega albumo por adolesko : "Wangari Maathai" ĉe "Rue du Monde, 17 €

Speciala asocio " amikoj de Wangari Maathai kaj ĉiuj konstruantoj pri paco" estas kreata . Sin turni al : espergala@wanadoo.fr . Ni estas ĉefe gesamideanoj en tiu kreata asocio.


Eksteraj ligiloj