Wangerland estas komunumo en Germanio, ĉe la bordo de la Norda Maro, kiu konsistas el sep sendependaj vilaĝoj: Hohenkirchen, Hooksiel, Horumersiel-Schillig, Oldorf, Tettens, Waddewarden kaj Minsen-Förrien. La komunumo apartenas al la distrikto Friesland en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.
Fine de decembro 2019 la komunumo havis 9182 daŭrajn loĝantojn. Somere tiu nombro multobliĝas, kiam la komunumo estas inundata de someraj ĉemaraj feriantoj. Ĉiuj sep komunumaj vilaĝoj situas rekte ĉe la maro kaj estas turismaj centroj.