Warren G. Harding
Aspekto
Warren Gamaliel HARDING [ŭoren gamejljel harding], la dudek-naŭa prezidento de Usono, naskiĝis la 2-an de novembro, 1865, en Blooming Grove, Ohio. Li mortis eble pro kora ikto aŭ pneŭmonio, en Sanfrancisko, 67-jaraĝa, la 2-an de aŭgusto, 1923, revenanta de Alasko.
Harding mortis en ofico, kaj tiam la vicprezidento, Calvin Coolidge fariĝis prezidento. La edzino de Harding estis Florence Kling Dewolfe, sed li ankaŭ havis du ekstergeedzecajn amaferojn. Li estis baptisto.
Dum lia administrado (1921-1923) okazis;
- 1921 — Harding ne subtenis la Ligon de Nacioj.
- 1921 — Li estigis la Buroon de la Buĝeto. Ankaŭ dum lia administrado okazis la registara skandalo de la Tekruĉa-Altaĵa Petrola Rezervo (Teapot Dome Oil Reserve) en Vajomingo.
| ||||||
| Antaŭe: | 29-a Prezidento de Usono | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Woodrow Wilson | 1921-1923 | Calvin Coolidge |

