Warren Jeffs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Warren Jeffs
Warren Jeffs, foto de FBI
Warren Jeffs, foto de FBI
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1955 (1955-12-03) (68-jaraĝa)
en Sakramento
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Rulon Jeffs
Frat(in)oj Seth Jeffs • Nephi Jeffs • Lyle Jeffs
Okupo
Okupo cult leader • kontisto
vdr

Warren Jeffs estas memnomumita "profeto" de grupo (sekto) Fundamentista Eklezio de Jesuo Kristo de Sanktuloj de Lastaj Tagoj. Ĉar li pretendas teni la tradician formon de "mormonismo", la pli granda grupo de mormonoj, la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (kun sidejo en Salt Lake City) ne konsideras la grupon parto de la eklezio.

Warren Jeffs regias ekde 2002 la komunumon ĉe la limo inter Utah kaj Arizona. Li estas onidire la naŭa profeto de la fundamentaj mormonoj. Li sekvis sian patron Rulon-on, kiu havis 70 edzinojn. Jeffs kredas, ke la mondo kolapsos, kaj li vidis signon en tio ĉe la atako de 11-a de septembro de 2001.

Warren Jeffs estis akuzita pri seksaj krimagoj pro aranĝo de geedziĝo inter 16-jara junulino kaj 28-jarulo, kiu estis jam edziĝinta. Li kaj la komunumo forpelis en 2002–2005 el Hildale kaj Colorado City 400 virajn junulojn por konservi la poliginion. La polico kaptis lin la 30-an de aŭgusto 2006 dum survoja kontrolo.