Warren Stevens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Warren Stevens
Persona informo
Naskonomo Warren Albert Stevens
Naskiĝo 2-an de novembro 1919 (1919-11-02)
en Clarks Summit
Morto 27-an de marto 2012 (2012-03-27) (92-jaraĝa)
en Sherman Oaks
Mortis per pulma malsano vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Actors StudioUsona Mararmea Akademio vd
Familio
Edz(in)o Barbara French vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1947– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Warren Albert STEVENS (1919 - 2012) estis usona aktoro.

Stevens militservis dum la Dua Mondmilito. Li debutis en teatro per The Life of Galileo (1947), poste li aktoris en Broadway en la fino de la 1940-aj jaroj ĝis kiam li iris al Hollywood dungita de 20th Century Fox. Lia unua filmo estis The Frogmen (1951).

Dum la 1950-aj jaroj li aktoris en malgrandaj roloj en filmoj kiel Phone Call from a Stranger (1952), Wait Till the Sun Shines, Nellie (1952), kaj Gorilla at Large (1954). Lia unua grava rolo estis "Doc Ostrow" en sciencofikcia filmo Forbidden Planet (1956).

Li rolis en televidserioj kiel Tales of the 77th Bengal Lancers, Perry Mason, Tales of Wells Fargo, Laramie dum 1950-aj jaroj. En la sekvaj 1960-aj jaroj li laboris je The Untouchables, The Twilight Zone, The Defenders, Wagon Train, Gunsmoke , Have Gun - Will Travel, I Spy, The Man from U.N.C.L.E., The Big Valley, Combat!, The Time Tunnel, Daniel Boone, Tarzan, Chaparral, Voyage to the Bottom of the Sea, Star Trek, Mannix kaj Land of the Giants.

Malgraŭ sia prefero al televidaĵoj en 1960-aj jaroj, li ankaŭ aktoris en kinfilmoj kiel la komedio 40 Pounds of Trouble (1962), krom kvar filmoj nur en 1966: la detektiva filmo Madame X, Gunpoint, An American Dream kaj la scienc-fikcia Cyborg 2087. En 1968 li partoprenis kinaĵojn Madigan kaj The Sweet Ride.

En 1970-a jardeko li aktoris ĉe televidserioj kiel The Name of the Game, Bonanza, The Virginian, Mission: Impossible, Cannon, M*A*S*H, Ironside, Police Story kaj Wonder Woman.

Dum la 1980-aj jaroj, li aktoris je televidaĵoj Barnaby Jones, Stroker Ace kaj The Twilight Zone, inter aliaj.

En liaj lastaj jaroj, la aperoj de Stevens estis maloftaj. Li aperis en ER en marto 2006 kaj havis du rolojn en 2007.