Wart-turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wart-turo en Saalbach-Hinterglemm

Wart-turo (germane: Wartturm, laŭvorte gvatturo) troviĝas en Saalbach-Hinterglemm en Aŭstrio, je Turmgasse nr 35.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apartenis la turo al la grundregadujo de la Preĝejo Sanktaj Egidio kaj Marteno de Fusch an der Großglocknerstraße. El tio opiniatas ke la turo estis en posedado de la senjoroj de Goldegg kiuj donacis kaj fondis en la komenco de la 14-a jarcento ankaŭ aĵojn en Fusch. Servis ĝi kune kun aliaj defendkonstruaĵoj (monttrapasejo kaj reduto Spielberg; turo ĉe Mitteregg-bieno; Hennlab-trapasejo) por sekurigi la minenojn ĉe la supra parto de Saalach-rivero kaj kiel deponejo por minejoj de Pinzgau.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Staras tiu ĉi turo nofde de la paroĥa kirko de Saalbach-Hinterglemm. Ĝi estas el masiva brikŝtonaro kun iama alirejo nur en la unua etaĝo. Nun la konstruaĵo alireblas ankaŭ tereteĝe. La fenestroj estas malsimetrie aranĝitaj kaj kelkaj el ili havas nazojn ĉe la supro. Hodiaŭ estas ene de tiu ĉi konstruaĵo trinkejo por dumtage skiintoj Zum Turm. En tuja proksimeco de la turo estas la regiona muzeo (Heimathaus) de Saalbach, farmejo el la 16-a jarcento, en kiu spekteblas antaŭ ĉio agrikulturaj iloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.3897412.63945988