Wartburgfesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Studentoj grimpantaj sur la Wartburg-kastelon

La Wartburgfesto (germane: Wartburgfest) estis festo farita en la 18.10.1817 ĉe Wartburg, Germanio, kiun instigis la studenta korporacio de Jena.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Jena-anoj volis festi samtempe la trian sekularan reformacio-feston kune kun la memoro de la Batalo de Leipzig. Tiel oni volis substreki la nacivekigan gravecon de ambaŭ okazajoj.

Delegitoj de ĉiuj universitatoj estis invitataj. Grandduko Karolo Aŭgusto konsentis kaj en la 17.10. ĉirkaŭ kvin centoj da studentoj (el ili du centoj da jena-anoj) enmarŝis la urbon Eisenach. La sekvintan matenon je la horo 6-a la studentoj kolektiĝis sur la ĉefa bazaro de Eisenach kaj pilgrimis sur la kastelon Wartburg. Tie, en la Kavalira salono en ĉeesto de la jena-aj profesoroj Schweitzer, Oken, Kieser kaj Fries la konata lutera kanto »Ein' feste Burg ist unser Gott« kantitis. Poste la studento de teologio Riemann el Meklenburgo faris paroladon. La posttagmezon la generalsuperintendanto Nebe celebris diservon solenan. La vesperon, post procesio torĉa sur la monto Watenberg la kutimaj venkofajregoj brulitis por la falintoj en la Batalo de la Nacioj en Leipzig: tie faritis ankaŭ pluraj paroladoj pri la gloro kaj la agrandeco de Germanujo.

Evoluo de la festo[redakti | redakti fonton]

Post la foriro de la plejmulto de la partoprenantoj kelkaj restintaj studentoj - sen kono de la tagordokomisio respondeca - havis la ideon tujan bruligi 28 skribitaĵojn (respektive ilian titilojn almenaŭ) konsiderataj malgermanaj (i.a. de Schmalz, Kamptz, v. Ancillon, v. Kotzebue, v. Haller, Dabelow, la Francan civilan kodekson). Krome brustuniformeron de oficiro, plektaĵon (simbolo de Heslando) kaj bastonon korporalan. En la 19.10. la restintaj studentoj denove marŝis sur la Wartburgon por fari akri paroladojn. Finfine ili komuniis en preĝejo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Grandega estis la efiko de la Wartburgfesto publike. La verkistoj, kies verkoj bruligitis, protestegis. Perfiditis al la diversaj registaroj multaj laŭdire ŝtatendangerigitaj konkeksoj. Laŭ komisio de la germanaj superpotencoj la grandduko de Vajmaro devis ekigi juristan persekuton kontraŭ Fries kaj Oken. Kvankam ili fine malkondamnitis, Alexander Sturdza sur ili bazigis sian akuzon kontraŭ germanaj altlernejoj. Danke al la atencanto Karl Ludwig Sand la Wartburgfesto gajnis novan renomon kontribuante senteme al la diversaj pliakrigitaj mezuroj kontraŭkorporaciaj fare de diversaj unviversitatoj en Germanlingvio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 390, kio legeblas tie ĉi interrete.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Monumento de la studentaj korporacioj (Eisenach)