Wasureenu Majo no Monogatari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mangailustrita romano
Wasureenu Majo no Monogatari
Originala titolo 忘れえぬ魔女の物語
Produktadlando  Japanio
Ĝenro Supernaturo, Jurio
Aŭtoro Usa Naruharu
Ilustristo Kamo Kamen
Publikiginto Softbank Creative
Magazino GA Bunko
Aperdatoj 2021 - nun
Volumoj 2
Mangao
Wasureenu Majo no Monogatari
Originala titolo 忘れえぬ魔女の物語
Aŭtoro Usa Naruharu
Ilustristo Yamadashura
Publikiginto Square Enix
Distribuo Interrete
Aperdatoj 2022
vdr

Wasureenu Majo no Monogatari (忘れえぬ魔女の物語 [ŭasureenu maĝo no monogatari]; esperantigita: La rakonto pri la neforgesebla sorĉistino) estas mangailustrita romano verkita de Usa Naruharu kaj ilustrita de Kamo Kamen. Ĝi estis eldonita de Softbank Creative ekde 2021 kaj akiris la 12-an "GA Bunko" premion.[1]

Estas ankaŭ samnoma mangaa adaptaĵo, ilustrita de Yamadashura.[2]

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La rakonto komencas kun grava malkaŝo: la tempo ne fluas kiel oni kredas, ĉiu tago ripetiĝas plurfoje (kvinfoje, mezume) kun kelkaj malsamoj, poste unu el la okazintaj tagoj estas elektita kiel la "vera" kaj la aliaj estu forviŝitaj. Normale, oni povas memori nur la "elektitajn" tagojn sed estas fraŭlino kiu havas la eblecon forgesi nenion, inkluzive de la "ne-ekzistendajn" tagojn: la ĉefrolulino Aizawa Ayaka. Pro la tedo kaŭzata el ŝia superebleco, la menso de Ayaka aĝas pli rapide ol ŝia korpo kaj ŝi apatiiĝis pri la mondo, ĝis la mistera renkontiĝo kun la nova samklasano Inaba Michiru.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

AIZAWA Ayaka (相沢 綾香 [aizaŭa ajaka])

La ĉefrolulino. Pro ŝia ebleco (kiun ŝi konsideras malbeno) ŝia menso aĝas pli rapide ol sia korpo kaj fariĝis cinika kaj apatiema.

INABA Michiru (稲葉 未散 [inaba miĉiru])

Samklasano de Ayaka. Ŝi estas tre afabla kaj populara kaj sentas misteran allogon je Ayaka.

MINASE Yuuka (水瀬 優花 [minase jūka])

La perversema kuzino de Ayaka. Ŝi prizorgas Ayaka por ŝiaj gepatroj, sed ofte ekĝenas ŝin.

HAMANO Aria (浜野 アリア [hamano aria])

Infantempa konato kaj kolego de Ayaka. Ŝi estas tre fiera artisto kaj sentas rivalecon je Ayaka.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] (Japane)
  2. [2] (Japane)