Saltu al enhavo

Wayne Gretzky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wayne Gretzky
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1961 (1961-01-26) (64-jaraĝa)
en Brantford
Ŝtataneco Kanado
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ross Sheppard High School (en) Traduki
West Humber Collegiate Institute (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Wayne Gretzky
Familio
Patro Walter Gretzky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Keith Gretzky (en) Traduki kaj Brent Gretzky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Janet Jones (1988–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Paulina Gretzky (en) Traduki, Trevor Gretzky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo glacihokeisto
glacihokea trejnisto
restoraciestro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.gretzky.com/
vdr

Wayne Douglas GRETZKY (naskiĝis la 26-an de januaro 1961 en Ontario, Kanado) estas iama glacihokeisto kaj trejnisto. Gretzky estas konsiderita la plej granda glacihokeisto de ĉiuj tempoj, kaj eĉ estas kromnomita "La Granda" [1].

Statuo de Gretzky en Edmontono, Kanado

Li ludis por la Edmonton Oilers, Los Angeles Kings, St. Louis Blues kaj New York Rangers en la National Hockey League (NHL) de 1979 ĝis 1999.

Sporta kariero

[redakti | redakti fonton]
A small pair of ice skates, meant for a small child. The boot is leather and is missing its laces, while the blade is deteriorating and showing significant wear due to age.
unua paro de glitkuraĵoj de Gretzky ĉe la Hokea Halo de Famo, portita kiam li estis 3-jaraĝa

Gretzky estis mirinfano kiu elstaris pro siaj hokeokapabloj, danke plejparte al sia patro kiu nutris kaj puŝis lin al sukceso. 6-jaraĝa, li konkuris sur la seniora 10-jaraĝa teamo, kaj 16-jaraĝa, li iĝis la plej juna ludanto ĉe la Monda Juniora Glacihokea Ĉampioneco kaj finis la turniron kiel la plejgolinto.

En 1978, 17-jaraĝa, Gretzky komencis sian profesian karieron kun la Indianapolis Racers (la WHA, la dua profesia ligo, ĉar la NHL ne permesis ludantojn sub 18-jaraĝa [2].

Jam en lia debutsezono, la kontrakto de Gretzky estis vendita, pro monmalfacilaĵoj, al la Edmonton Oilers. Gretzky pluiris por ludi por la Ŝmiristoj kaj gajnis Novulon de la Jaro. Ĉe la fino de la sezono, la Ŝmiristoj translokiĝis por ludi en la NHL kaj, sub la gvidado de Gretzky, gajnis 4 Stanley Cups. En 10 sezonoj en kiuj li ludis por la teamo, li gajnis la Hart Trophy (la MVP-titolo de la ligo) 8 sinsekvajn fojojn kaj la Art Ross Trophy ("Reĝo de Punktoj") 7 sinsekvaj fojojn. Al Gretzky ankaŭ estis premiita la Ordeno de Kanado, la plej alta honoro kiun Kanado donas al siaj civitanoj.

En 1988, Gretzky translokiĝis al la Los-Anĝeles-Kings en interkonsento konata kiel "The Deal (La Negoco)". Lia foriro de Edmontono kaj Kanado ekis protestojn de multaj kanadanoj, kelkaj akuzante lin je malfideleco, aliaj kulpigante lian edzinon, asertante ke ŝi volis avanci ŝian aktoran karieron. Interalie, unu el la partiestroj en la Kanada Ĉambro de Reprezentantoj eĉ postulis ke la kanada registaro malpermesu la interkonsenton.

En liaj ok sezonoj kun la Kings, Gretzky kondukis ilin al la Stanley Cup Finals por la unua fojo en franĉiza historio, kaj kontribuis multe al la populareco de glacihokeo en Kalifornio, kiu instigis la NHL permesi ke novaj teamoj estu establitaj en la suda Usono, areo kun relative varma vetero, eĉ se la sporto estas tradicie konsiderita sporto ludita en malvarmaj regionoj.

Dum la 1995-96 sezono, li translokiĝis por ludi por la St. Louis Blues sed ne ekloĝis tie, kaj en 1996 li translokiĝis al la New York Rangers, kie li finis sian profesian karieron kiel ludanto en 1999. Tuj post lia emeritiĝo, Gretzky estis elektita al la NHL Halo de Famo, malofta paŝo ĉar trijara atendoperiodo estas kutime postulata [3]. La ĵerznumero, kiun li kutimis porti, 99, estis forigita de ĉiuj NHL-teamuniformoj kaj neniu ludanto povas uzi tiun numeron plu, en senprecedenca movo en la mondo de teamaj sportoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Wayne Gretzky finally explains meaning behind 'The Great One' nickname", Yahoo! Sports, la 21-an de majo 2014.
  2. . 'Great' and 'Gretzky' belong together. ESPN. Arkivita el la originalo je July 19, 2016. Alirita October 4, 2006 .
  3. . Wayne Gretzky: 100 Greatest NHL Players. National Hockey League (January 1, 2017). Arkivita el la originalo je December 8, 2017. Alirita March 27, 2018 .