We Feed the World

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ni nutras la mondon
filmo
Originala titolo We feed the world
Produktadlando Aŭstrio
Originala lingvo Germana
Kina aperdato 30-a de septembro 2005
Daŭro 1h35
Ĝenro dokumentario
Kameraado Erwin Wagenhofer
Buĝeto 330.000 USD
Reĝisoro(j) Erwin Wagenhofer
Produktisto(j) Helmut Grasser
Scenaro Erwin Wagenhofer
Filmita en Francio, Hispanio, Rumanio, Svislando, Brazilo kaj Aŭstrio
Loko de rakonto BraziloSvislando
Muziko de Helmut Junker, Helmut Neugebauer
Ĉefrolantoj Jean Ziegler
Peter Brabeck
Karl Otrok
Produktinta firmao Allegro Film (Aŭstrio)
Distribuo Allegro Film
IMDb
vdr

WE FEED THE WORLD (Ni nutras la mondon) estas dokumenta filmo el la jaro 2005, en kiu la aŭstra reĝisoro Erwin Wagenhofer spuras la devenojn de niaj manĝaĵoj kaj kritike montras la modernan industrian produktadon de manĝaĵoj. Lia vojaĝo gvidas al Francio, Hispanio, Rumanio, Svislando, Brazilo kaj reen al Aŭstrio.

La filmo estas la plej sukcesa aŭstra dokumenta filmo depost la komenco de la filmstatistiko. En Germanio vidis ĝin 600.000 spektantoj. [1] Ekprezentado: 30-a de septembro 2005.[2]

La filmo prezentas intervjuon kun Jean Ziegler.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La dokumentario „We Feed the World – Manĝajoj tuttere“ temas pri la kaŭzoj kaj la konsekvencoj de tutterigoj ĉe la ekzemplo de nutraĵproduktado por homoj en Eŭropa Unio. Reĝisoro Wagenhofer, kiu ankaŭ mem filmis, vizitas diversajn lokojn en pluraj landoj, kie homoj produktas manĝaĵojn, kaj surloke montras produktadon, negocadon, transporton, forigon de nutraĵoj kaj la uzon de genteknologio fare de grandaj manĝaĵindustriaj koncernoj. Surlokaj personoj komentas, subtekstoj plie klarigas la interligojn.

Scenaro 1 - Pano[redakti | redakti fonton]

Aŭstrio: kamparano resumas la praktikajn sekvojn de agrarsubvencioj kaj la malapero de malgrandaj bienoj. En grenkampo tritiko estas falĉita per granda maŝino, kaj fortransportita. Tutaj ŝarĝaŭtoj forportas ne aĉetitan panon en kolektejon por fina forbrulo.

Scenaro 2 - Oceanaj fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Bretonio: ni akompanas fiŝiston, kiu ĉiutage per malgranda boato elveturas al kaptado, poste fiŝkomercisto montras la diferencon inter liaj freŝe kaptitaj fiŝoj kaj la kaptaĵo de la flosantaj fiŝfabrikoj, inter ili ratfiŝoj, kiuj estis kaptitaj en tia profundo, ke krevis iliaj okuloj. "Ili havas bele blankan viandon, kiu gustas laŭ nenio. Ili ne estas por manĝi, nur por vendi."

Scenaro 3 - Tomatoj[redakti | redakti fonton]

Almerio, Andaluzio: grandegaj kampoj sub plastaj baŝoj. Laboras tie ĉefe afrikanoj, ofte kontraŭleĝe enmigrintaj. Tomatoj transportiĝas en ŝarĝaŭtoj trans 3.000 km, por atingi siajn aĉetontojn en Aŭstrio.

Scenaro 4 - Melongenoj[redakti | redakti fonton]

Rumanio: tradiciaj kamparanoj fiere montras siajn fruktojn, melongenojn iom malrektaj, ne tute uniforme koloraj, sed plengustaj. En apudaj vastegaj kampegoj ankaŭ kreskas melongenoj kun fabele bela aspekto, sed plena gusto mankas al ili. Ili estas kreskigitaj el hibridaj semoj, kiuj malebligas ke kamparanoj el sia rikolto reakiras semojn por la sekva jaro, do en la venonta jaro ili devas denove aĉeti semojn de la firmao Pioneer (la dua plej granda firmao pri semoj post Monsanto) kaj kune kun la semoj la taŭgan herbicidon por tiuj semoj. - "We Feed The World" estas slogano de firmao Pioneer.

Scenaro 5 - Sojo[redakti | redakti fonton]

Brazilo: el aviadilo videblas, kiel grandaj sojo-kampoj entranĉas la Amazonian pluvarbaron - Blairo Maggi, brazila magnato, la plej granda en la mondo sojo-produktisto, liveras sojon grandparte al Eŭropo, kie ĝi estas uzata por nutri bovojn kaj kokojn. Kontraste al tiuj vastegaj terenoj familio de simplaj kamparanoj raportas kiel ili suferas pro malsato kaj pro manko de pura akvo.

Scenaro 6 - Kokidoj[redakti | redakti fonton]

Aŭstrio: ni vidas la sinsekvon en kokidkreskiga entrepreno de la ovoj breditaj plurmile sur tabledoj en kovadŝranko, de ĵus eloviĝintaj flavegaj kokidoj ŝutitaj en grandan halon, kie ili nur havas la taskon kreski kaj grasiĝi, ĝis la seria buĉado en ĉenstablo, maŝina distranĉado kaj pakumo en plasto por supermerkata bretaro.

Scenaro 7 - Intervjuo kun Peter Brabeck de Nestlé[redakti | redakti fonton]

Vevey, Svisio: Fino kaj kulmino estas intervjuo kun Peter Brabeck-Letmathe, kiu (ĝis 2008) estis direktoro de Nestlé, la plej granda en la mondo entrepreno pri nutraĵoj, kiu eksplikas la avantaĝojn de tutmondiĝo kaj advokatas, ke akvo havu merkatan valoron.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]