Weinheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Weinheim (Bergstraße))
Weinheim
Blazono
Weinheim (Germanio)
Weinheim (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Rhein-Neckar
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06201
Poŝtkodo 69441–69469
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6940
Aŭtomobila kodo HD
Oficiala Municipokodo 08226096
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Heiner Bernhard
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Obertorstraße 9
69469 Weinheim
Demografio
Loĝantaro 45275 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 33′ N, 8° 40′ O (mapo)49.5561111111118.6697222222222Koordinatoj: 49° 33′ N, 8° 40′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 135 m
Areo 58,11 km²
Oficiala retejo http://www.weinheim.de
vdr

Weinheim [prononco "Vajnhajm", laŭvorte "vinhejmo"] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Neckar kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo, 18 kilometrjon norde de Hajdelbergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 45 275 loĝantojn.

La urbo troviĝas ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, kaj du mezepokaj fortikaĵoj superrigardas la historian urbocentron - pro tio Weinheim estas nomata la "du-burga urbo" (germane "Zweiburgenstadt"). Weinheim estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.

Krom la du burgoj kaj la pitoreska historia urbocentro, por urbaj vizitantoj interalie elstaras la granda terma banejo Miramar, kiu havas multajn saŭnejojn, basenegojn kaj por ripozo kaj por vigla naĝado en artefaritaj ondoj, tubegajn glitejojn aparte ŝatatajn de junuloj kaj vastan subĉielan areon, kie post saŭnado eblas promeni, laŭsezone sunbruniĝi aŭ baniĝi en natura lago, la "Waidsee".

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbo rekte ligiĝas al la germana aŭtovojo A5 norde al Frankfurto ĉe Majno kaj Darmstadt, sude al Bazelo kaj Karlsruhe. Krome ĝi konektatas al la regiona federacia vojo 38 - okcidente je parto de 7 kilomtroj nomata "germana aŭtovojo A659" - okcidenten al Mannheim kaj Ludwigshafen en la metropola regiono Rhein-Neckar, de tie al la germana aŭtovojo A6 kaj distance plu al la historiaj regionoj Palatinato kaj Alzaco, kaj orienten al la federacia vojo 26 al iuj komunumoj de la montaro Odenvaldo kaj distance plu al Dieburg kaj Aschaffenburg.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Weinheim mortis hungara kanuisto Károly Wieland.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

rigardo de la merkata placo al la fortikaĵo Wachenburg
Weinheim vidita de la montaro Odenvaldo
la urbo vidita de la fortikaĵo Windeck
Libana kedro en la kastela parko
rigardo de la urbocentro al la fortikaĵo Windeck