Weinstadt
Weinstadt | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • wine producing locality • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | Distrikto Rems-Murr | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07151 | |||||
Poŝtkodo | 71365–71384 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7056 | |||||
Aŭtomobila kodo | WN | |||||
Oficiala Municipokodo | 08119091 | |||||
Subdivido | 5 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jürgen Oswald | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Rathaus Beutelsbach Marktplatz 1 71384 Weinstadt | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 27088 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 49′ N, 9° 22′ O (mapo)48.8111111111119.3655555555556Koordinatoj: 48° 49′ N, 9° 22′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 241 m | |||||
Areo | 31,71 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.weinstadt.de/ | |||||
Weinstadt - prononco [VAJNŝtat], signifo "vina urbo" - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rems-Murr kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 27 088 loĝantojn. La landa ĉefurbo Stutgarto situas proksimume 15 kilometrojn okcidente.
La urba komunumo konsistas el la historie sendependaj loĝlokoj Beutelsbach [BOJtelsbaĥ] (iom pli ol 8 000 loĝantoj) kun vilaĝeto Benzach, Endersbach [ENdasbaĥ] (iom pli ol 7 000 loĝantoj), Großheppach [grosHEPaĥ] (iom pli ol 4 000 loĝantoj) kun vilaĝeto Gundelsbach, Schnait [ŜNAJT] (iom pli ol 3 000 loĝantoj) kun vilaĝeto Baach, kaj Strümpfelbach [ŜTRYMpfelbaĥ] (iom pli ol 2 000 loĝantoj), kaj havas urbajn rajtojn ekde 1976.
Historiaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]La plej grava konstruaĵo kaj simbolo de la urbo estas la historia kristana preĝejo Stiftskirche en la loĝloko Beutelsbach, la antaŭa tomboloko de la nobela dinastio Virtembergo. La nuna preĝejo estis konstruita ĉirkaŭ 1522, sed la kerno estas pli malnova.
La paroĥa kirko de la loĝloko Endersbach estas malfru-gotika iama fortika kristana preĝejo kies navo estis konstruita en 1468. La ĥorejo kaj sakristio datiĝas de 1491, la turo estis konstruita en 1769. Ekde la jaro 1730 la navo estas barokstila.
La kristana preĝejo de la loĝloko Schnait estas pli lastatempa. Ĝi estis konstruita nur en 1748 kiel tielnomita "galeria halo". En la loĝloko ankaŭ videblas la tri kasteloj de la nobela gento Gaisberg, kiuj estis konstruitaj inter 1500 kaj 1600.
La paroĥa kirko de la loĝloko Strümpfelbach estas malfru-gotika ĥoreja turo, kiu estis vastigita en 1784. Krome, la loĝloko ofertas multajn trabfakajn domojn - aparte belan fasadon havas la historia urbodomo.
En la loĝloko Großheppach aparte vidindas la kastelo el 1592, kiu ekde la fino de la 19-a jarcento apartenas al la nobela gento Gaisberg. Ĝi apartenis al la inaj prapatroj de tiu familio ekde 1749. Hodiaŭ ĝi estas unu el la malmultaj kasteloj en Baden-Virtembergo kiuj daŭre estas private posedataj.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Pri la kvar muzeoj de la urbo vidu prezenteton en la fotaro sube, same pri la vojo de skulptaĵoj de la skulptisto Fritz Nuss en la vitejoj ĉirkaŭ la loĝloko Strümpfelbach. En ĉiuj kvin loĝlokoj ekzistas festohaloj, en kiuj okazas koncertoj, teatraĵoj kaj aliaj kulturaj eventoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
muzeo pri Virtembergo en la malnova administrejo de Beutelsbach
-
etnologia muzeo en la loĝloko Endersbach
-
muzeo pri la skulptisto Fritz Nuss en la loĝloko Strümpfelbach
-
muzeo pri la komponisto Philip Silcher en la loĝloko Schnait
-
komunumoparto Beutelsbach en 1904
-
komunumoparto Endersbach en 1900
-
komunumoparto Großheppach ĉ. 1900
-
kirko de la dinastio Virtembergo
-
komunumoparto Schnait en 1900
|