Wellness
Wellness (prononcu [ˈwɛɫnəs], proksimume ŬELnes) estas anglalingva termino por sano, precipe en alternativa medicino kaj nuntempaj vivostilaj movadoj. Ĝi signifas sanon kiel staton de optimuma farto, ne nur kiel foreston de identigebla malsano, kaj kutime atribuas grandan valoron al la psika dimensio de sano.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La vorto wellness, laŭdire unuafoje dum la jaro 1654 menciiĝis en anglalingva monografio de Sir A. Johnson, kiu dankis al dio pro la "good wealnesse”, do "bona sano", de sia filino. La "Oksforda Angla Vortaro" (Oxford English Dictionary), publikigita ekde la jaro 1888, listigas ĝin lige al la klarigo "bona sano". Laŭ moderna kompreno temas pri "tutisma" aŭ holisma medicina koncepto, kiu ekde la 1950-aj jaroj, unuafoje uzite en Usono, iĝis gvida termino de siatempe novspeca prisana movado.
Laŭ la difinoj de la usona kuracisto Kenneth Cooper ("la patro de la sporta metodaro "Aerobics"), la socialmedicinisto Halbert Dunn kaj aliaj inter la 1950-aj kaj 1970-aj jaroj, la termino devenu de la well-being (bonfarto) kaj fitness (korpa bonstato) respektive well-being kaj happiness (ĝojeco), do la vivstila koncepto "wellness" celu ĝojon, psikan kaj korpan bonan staton. Nuntempe la vorto asociiĝas aparte kun metodoj kaj servoj, kiuj altigas la korpan, spiritan kaj psikan bonfarton – tio inkluzivas sportajn aktivecojn, saŭnadon kaj aliajn aplikojn de varmeco, masaĝojn, meditadojn, sanokonscian elekton de nutrado kaj aliajn ofertojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- artikolo de la magazino "GEO" pri la termino "wellness" en varbaĵoj (germanlingve) Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- artikolo "La wellness-komerco" (same germanlingve) Arkivigite je 2009-04-15 per la retarkivo Wayback Machine