Weltdeutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Weltdeutsch (Monda germana lingvo) estas nomo de kelkaj projektoj de planlingvo:

  • Weltdeutsch de Dr. L, prezentita en la libro Pasilogie oder die Weltsprache, presita en Breslaŭ 1853[1] (vidu ankau pasilalio kaj pasigrafio). Esperanto: Language, Literature, and Community de 1993 mencias Weltdeutsch de 1853, kaj nomas la aŭtoron[2] "Dr. Lichtenstein" – se tio ĝustas, eblas ke la sama aŭtoro verkis la libron Collection of 13 items dealing with universal languages de 1859 (kiu ankaŭ parolas pri "nia Weltdeutsch").[3]
  • Weltdeutsch, ideo kaj eta malneto de la balta-germana nobelpremianto Wilhelm Ostwald (1915)
  • Weltdeutsch de Adalbert Baumann, projekto kiu atingis iom da konateco (1915)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Litteraturblad för allmän medborgerlig bildning (sveda, 1855), p. 236. Ŝajne la sama libro, sed erare nomas la libron Pasilalie.
  2. Esperanto: Language, Litterature, and Community (angla, 1993), p. 10.
  3. Collection of 13 items dealing with universal languages (angla, 1859)