Weltmuseum Wien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Weltmuseum Wien
arta muzeo • etnografia muzeo
Lando Aŭstrio vd
Situo Vieno
Adreso Heldenplatz
Estiĝo 1876
Koordinatoj 48° 12′ 18″ N, 16° 21′ 47″ O (mapo)48.20516.363055555556Koordinatoj: 48° 12′ 18″ N, 16° 21′ 47″ O (mapo)
Weltmuseum Wien (Vieno)
Weltmuseum Wien (Vieno)
DEC
Weltmuseum Wien
Weltmuseum Wien
Situo de Weltmuseum Wien
Map
Weltmuseum Wien
Retpaĝo https://www.weltmuseumwien.at/
vdr
Pluma ĉapelo el Meksiko false atribuata al asteka imperiestro Moktezuma la 2-a.
Pluma ĉapelo el Meksiko false atribuata al asteka imperiestro Moktezuma la 2-a.

Weltmuseum Wien (antaŭe nomata germane Museum für Völkerkunde) aŭ Monda Muzeo Vieno estas etnologia muzeo en Vieno kaj la plej granda muzeo priantropologio en Aŭstrio. Nuntempe ĝi situas en la Imperia Palaco de Hofburg kaj posedas ĉambron kun miliono da arkeologiaj kaj etnografiaj objektoj el Azio, Afriko, Oceanio kaj Ameriko. Inter ĝiaj kolektoj estas asteka plumarto, parto de la kolekto de James Cook ek la polineziaj insuloj, la kolekto de Charles von Hügel de la azia sudoriento, pluraj objektoj el la fregato (SMS Novara) de la aŭstria imperia mararmeo kiu siatempe ĉirkaŭiris la mondon por fari sciencan esplorvojaĝon (Novara ekspedicio) kaj du tabeloj en rongorongo de la Paskinsulo.

La plej fama peco el la muzeo estas la plumkrono de Moktezumo (hispane : Penacho de Moctezuma), kies plumoj malverŝajne estu atribuataj al la asteka imperiestro Moktezumo la 2-a. Ke tiu artverkro troviĝas en aŭstria muzeo kreis frotadojn inter la meksika registaro kaj la aŭstri. Ĝi forlasis Meksikon en la 16-a jarcento kiam la hispanoj konkerantoj forprenis ĝin kiel rabaĵon, Aŭstrio akiris ĝin de Francio en 1880.

Weltmuseum: Muzea 'kafejo de la lingvoj' kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ene de la Weltmuseum la 'Amikoj de la Monda Muzeo' organizas 'Kafejon de la lingvoj' proksime de la enirejo, en la kolona halo (Säulenhalle) kie estas konversaciaj tabloj en la angla, germana, hispana, itala, indonezia, sed ankaŭ en Esperanto[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michela Lipari, Kalejdoskope, revuo Esperanto 1333(3) marto 2019, p. 53
  • Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la hispanlingva vikipedio je la 3-a de marto 2019

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (germana) F. Feest, Christian; Binder, Kurt (1980). Das Museum für Völkerkunde in Wien, Residenz Verlag, ISBN 3701702608. OCLC 10558822.
  • (germana) P. Bauer, Wilhelm (1980). Museum für Völkerkunde Wien, Westermann, Braunschweig. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]