Wenceslas Bojer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wenceslas BOJER (naskiĝinta la 23-an de septembro 1795 en Kasejovice-Řesanice, mortinta la 4-an de junio 1856 en Port-Luiso) estis aŭstria naturscienculo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La filo de Simon Bojer kaj de Barbara Staub unue fariĝis kiel la patro ĝardenisto. Dum trejnado ĉe la botanikisto Kaspar Maria von Sternberg li sukcesis atentigi pri si Franz Wilhelm Sieber kiu peris por li postenon ĉe la Imperiestra muzeo de Vieno.

Laŭ komisie de la aŭstria registaro li vojaĝis kun Carl Hilsenberg en la 1821-a jaro al la insuloj de ĉe la orienta marbordo de Afriko vizitante la Maskarenojn, Madagaskaron, la Sejŝelojn kaj la insularon de la Amirantoj.

Li sendis ampleksajn kaj altvalorajn kolektojn reen al la botanika kortega kabineto Vienon kaj honorigitis per pensio kaj meritmedalo. En 1822 sendis lin la maŭricia guberniestro Robert Townsend Farquhar al Madagaskaro kie li akompanis princon Rafaria kaj James Hastie, la legaton de reĝo Radama la 1-a de Madagaskaro.

Domicilo en Afriko[redakti | redakti fonton]

Poste li setlis sur la insulo Maŭricio, esploris ĝian flaŭron detalege kaj hejmigis tie multajn fremdajn ekspluateblajn botanikaĵojn.

Li fondis en 1829 (poste li fariĝis ankaŭ ties vicprezidento) kun Charles Telfair, Jacques Delisse kaj Julien Desjardins la Naturhistorian societon de Maŭricio (Société royale des Arts et des Sciences de l'île Maurice)), la unua siaspece de Maŭricio.

Ekde 1824 Bojer laboris ankaŭ kiel interpretisto en Afriko. En 1842 li fariĝis kuratoro ĉe la Muzeo Desjardins kaj en 1848 direktoro de la botanika ĝardeno Jardin des Pamplemousses. En 1849 li elektitis membro de la fakula akademio Leopoldina.

Lia ĉefverko estis "Hortus Mauritianus" (1837), kiu enhavas liston de ĉeiuj plantoj sovaĝaj kaj kultivataj de Maŭricio. Lia lasta verko Rapport sur le Tarandeur des cannes (1856) traktis la damaĝbeston Diatraea saccharalis, kiu detruis en la 1850-aj jaroj du trionojn de la sukerkano en Maŭricio. Por ties ekstermo la guberniestro estis promesinta monpremion de 50.000 frankoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hortus Mauritianus : ou énumération des plantes, exotiques et indigènes, qui croissent a l'Ile Maurice, disposées d'aprés la méthode naturelle, 1837.
  • Espèces nouvelles de plantes à Madagascar et îles Comores, 1841.
  • Planches relatives au genre Gærtnera Lam., 1847.
  • Vahea madagascariensis et Cassia filipendula, 1847.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]