Wendell Marshall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wendell Marshall
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1920 (1920-10-24)
en Sankta Luiso
Morto 6-an de februaro 2002 (2002-02-06) (81-jaraĝa)
en Sankta Luiso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo jazz bassist
vdr

Wendell Lewis MARSHALL (naskiĝis la 24-an de oktobro 1920 je Sankta Luiso en Misurio kaj mortis la 6-an de februaro 2002 samurbe) estis usona kontrabasisto de ĵazo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Marshall estis instigita de sia kuzo Jimmy Blanton, labori kiel ĵaza basinstrumentisto. Jam dum sia tempo ĉe la altlernejo (li studis ĉe Universitato Lincoln je Jeffersonurbo) Marshall ludis en 1942 mallonge en la bando de Lionel Hampton. Post trijara deĵoro en la armeo li laboris en 1946/47 en la triopo de Stuff Smith kaj revenis poste al Sankta Luiso, kie li formis propran ensemblon. En la jaro 1948 li iris al Novjorko kaj membriĝis en la bando de Mercer Ellington, ekde 1948 ĝis 1955 sekvis muzikado en la Orkestro Duke Ellington, kie li anstataŭis Oskaron Pettiford. Krom tio li estis ekde 1956 ĝis 1963 demandata studiomuzikisto, kunverkante surdiskigojn de Art Blakey, Donald Byrd, Gigi Gryce, Milt Jackson, Hank Jones, Mary Lou Williams, Kenny Clarke kaj Lem Winchester; poste li laboris precipe en teatro-orkestroj ĉe Broadway. Marshall foje ankaŭ ludis solopasaĵojn laŭ la stiloj de Blanton kaj Pettiford.

En 1955 li verkis sian ununuran muzikalbumon je propra nomo, Wendell Marshall with the Billy Byer Orchestra (ĉe RCA). En 1968 li re-ekloĝis en sia hejmurbo, por labori kiel asekurmaleristo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]