Wendy Doniger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wendy Doniger
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1940 (1940-11-20) (83-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Loĝloko Ĉikago vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de OksfordoUniversitato Harvard • Radcliffe College vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • universitata instruisto • psikologotradukisto vd
Aktiva en Ĉikago vd
Aktiva dum 1968– vd
Doktoreca konsilisto Daniel H. H. Ingalls, Sr. vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wendy Doniger O'Flaherty (naskiĝinta la 20-an de novembro 1940 en Nov-Jorko) estas usona hindologo kaj sciencistino pri la sanskrita.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Doniger naskiĝis en Nov-Jorko de ne-praktikantaj judaj gepatroj, kaj kreskis en la kvartalo Great Neck, kie lia patro Lester L. Doniger (1909–1971) laboris kiel eldonisto.

Dum siaj jaroj de gimnazio, ŝi studis la dancon kun George Balanchine kaj Martha Graham. En 1962, ŝi diplomiĝis kun honoroj en la sanskrita kaj en hindaj studoj ĉe la Radcliffe College. En junio 1963, ŝi atingas la grado de magistro pri arto. En 1963–1964, ŝi studis en Barato dank'al 12-monata stipendio de la American Institute of Indian Studies (Usona instituto pri hindaj studoj) de la universitato Ĉikago. En junio 1968, ŝi ricevas sian unuan Doktorecon ĉe la universitato Harvard por ŝia tezo Asketismo kaj sekseco en la mitologio de Ŝivo, redaktita sub la direkto de Daniel H. H. Ingalls. En februaro 1973, ŝi ricevis sian duan Ph.D.-on pri orientala scienco ĉe la universitato Oksfordo, por sia tezo The Origins of Heresy in Hindu Mythology («La originoj de herezo en la hindua mitologio») gvidita fare de Robert Charles Zaehner. Ekde tiam, ŝi estis nomita ses-foje doktoro "honor-kaŭze".[1]

Ekde 1978, ŝi okupas la katedron «Mircea Eliade» pri la historio de la religioj ĉe la Universitato Ĉikago, Divinity School.[1].

En 1979, ŝi ekpartoprenis la eldonan komitaton de la ĵurnalo History of Religions (Historio de la Religioj). En 1984, ŝi estas elektita prezidantino de la American Academy of Religion (Usona akademio pri religio). En 1997, ŝi estas elektita prezidantino de la Association for Asian Studies (Asocio pri aziaj studoj).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Plejparte de ŝia verko konsistas en la traduko, la interpreto kaj la kompara studo de elementoj de la hindua mitologio, inkluzivante la modernajn konceptojn de ĝenro, de sekseco kaj de identeco.

Ŝi estas sanskritisto[2] kaj filologo laŭ malnova maniero.[3]

Doniger verkis16 librojn kaj estas la aŭtoro de centoj da artikoloj eldonitaj, inter la aliaj, por The New York Times Book Review, la London Review of Books, The Times Literary Supplement, The Times, The Washington Post, U.S. News & World Report, International New York Times, Parabola, The Chronicle of Higher Education, Dædalus, The Nation, kaj la Journal of Asian Studies.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Wendy Doniger, Studplano (angle). Arkivita el la originalo je 2013-04-03. Alirita 2022-12-30.
  2. Doniger 2009, paĝo35
  3. Doniger 1999, paĝoxxii
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wendy Doniger en la franca Vikipedio.