Werner Laederach
Werner Laederach | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • germana • svisgermana |
Ŝtataneco | Svislando ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Werner LAEDERACH estas svisa esperantisto, devene el la kantono Zuriko. Li plurajn jarojn estis aktiva estrarano de Svisa Esperanto-Societo, la landa asocio de UEA en Svislando. Interalie li inter 1950 kaj 1953 estis la prezidanto de la societo kaj kunordigis la estraran agadon. En 1953 li transdonis la prezidantecon al la juna studento Hans Herrmann, kiu ekde 1951 kun-konstruis kun Bruno Graf kaj Erwin Keller la junularan sekcion de la societo, kiu tuj estis en proksimaj kontaktoj kun la ĉirkaŭaj landaj sekcioj de TEJO en centra Eŭropo. Post tiu starigo la studento Hans Herrmann en 1953 havis la tempon de Werner Laederach transpreni la prezidantecon de Svisa Esperanto-Societo, sed post jaro de prezidanteco la studado iĝis tro fortostreĉa, kaj tial li jam en 1954 plutransdonis la prezidantecon al la signife pli aĝa William Perrenoud. Tamen, 12 jarojn pli poste, de 1966 ĝis 1971 Werner Laederach ankoraŭ kompare tre longan tempon estis prezidanto de la societo, kaj ankaŭ poste proksime kaj helpe akompanis la societan evoluon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]