Werner Pfennig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Pfennig

Werner Pfennig dum Semajnfina Esperanto-Seminario en Neubrandenburg[1][2]
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1943 (1943-08-30) (80-jaraĝa)
en Eydthkuhnen/Orienta Prusio
Lingvoj Esperanto
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj
Esperantistiĝis en 1956
vdr

Werner Pfennig (esperantigebla al Vernero aŭ karesnome Vernereto) estas germana esperantisto, loĝanta en la urbo Neubrandenburg (Nojbrandenburgo) en la federacia lando Meklenburgio-Antaŭpomerio. Li kunlaboras en urba radio de Neubrandenburg en la elsendo "Ondo Esperanto".

Li krome estas estrarano en la Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio de la Germana Esperanto-Asocio (mallonge LAMA) kaj ties estro. Lia edzino Brunhilde ("Bruni") estas la estrino de la Esperanto-Societo Neubrandenburg ekde 2003, kiam registriĝis la societo formale.

Liaj aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

1960aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1968 li sevkis klubestrare la spurojn de sia instruisto Günter Anton iĝante estro de Esperanto-klubo en Anklam.[3] Inter 1956 kaj 1966 Pfennig estis idisto.[4]

1970aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1971 decidis en la urbo Prenzlau la provizora distrikta estraro dum kunsido de Werner Pfennig, Karl Moser kaj Horst Steinbrück la eldonon de distrikta informilo. Dum la sekva distrikta renkontiĝo la 23-an de majo 1971 en Neubrandenburg estis elektita la estraro kaj Vernero fariĝis la distrikta estro.[3]

De la 8a ĝis 10a de oktobro 1971 vojaĝis triopa delegacio sub la gvidado de Werner Pfennig al la pola urbo Koszalin.[3]

Post sia transloĝiĝo en 1973 al Neubrandenburg Vernero tre aktivis en la tie nove fondita Esperanto-grupo. Krome li transprenis la gvidadon de la ĉiujaraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj.[3]

Vernero partoprenis la unuan renkontiĝon de la estraroj el la tri nordaj distriktoj Rostock, Schwerin kaj Neubrandenburg. La aranĝo okazis la 15-an de majo 1977 en la urbo Güstrow.[3]

Li kunorganizis la unuan Semajnfinan Seminarion en Neubrandenburg, kiu okazis de la 16a ĝis la 18a de februaro 1979.[3]

Li kun Carola Lehr antaŭpreparis la subskribon de amikeca kontrakto kun la ĉeĥaj partneroj en Mladá Boleslav. La subskribo de la kontrakto okazis la 11-an de aŭgusto 1979.[3]

De la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 1979 Vernero kunorganizis la duan SEFT.[3]

De la 2a ĝis 4a de novembro 1979 Vernero gvidis kun Carola Lehr du kursojn dum la dua Semajnfina Seminario, kiu okazis en Neubrandenburg.[3]

1980aj jaroj[redakti | redakti fonton]

De la 22a ĝis la 24a de februaro 1980 Vernero gvidis kurson dum la tria Semajnfina Seminario, kiu denove okazis en Neubrandenburg.[3]

1990aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1996 li partoprenis ĉe la Universala Kongreso en la ĉeĥa ĉefurbo Prago.[3]

En 1997 li sukcesis ekzameniĝi dum la Semajnfina Esperanto-Seminario en Neubrandenburg en la lingvo Esperanto. Al la ekzamena komisiono apartenis s-ro Till Dahlenburg kaj Fritz Wollenberg.

Ekde 2000[redakti | redakti fonton]

En 2004 li kunorganizis la Germanan Esperanto-Kongreson en Neubrandenburg, kiun partoprenis pli ol 150 personoj el 8 landoj.[5]

De la 16a ĝis la 22a de aprilo 2007 li kunlaboris ĉe informstando en la orienta kvartalo de Neubrandenburg.[6]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ "der esperantist", 2/1990, paĝo 36, Werner ricevis Honoran Pinglon de Kulturligo en arĝento. Dato tie ne estas menciita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La invitilo por la seminario 2007. Arkivita el la originalo je 2007-12-05. Alirita 2008-08-26.
  2. Jen foto de Vernero
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 Ralf Kuse: Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern, Eine Chronik 1905-1998, Eldonejo Esperanto-CD Kiel, ISBN 3-924409-04-8, paĝoj 37, 39, 40, 42, 49, 52, 53, 55, 56
  4. "Ein Leben für Esperanto."
  5. Jen kelkaj informoj pri la kongreso.
  6. Jen kelkaj personoj el la Societa estraro Werner videblas sur la bildoj 5, 8 kaj 9.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ralf Kuse: Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern, Eine Chronik 1905-1998, Eldonejo Esperanto-CD Kiel, ISBN 3-924409-04-8,
  • "der esperantist", 2/1990