Saltu al enhavo

Wes Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wes Anderson
Oskar-premiito
Persona informo
Wes Anderson
Naskonomo Wesley Wales Anderson
Naskiĝo 1-an de majo 1969 (1969-05-01) (56-jaraĝa)
en Hustono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino
Westchester Academy for International Studies (en) Traduki
Westchester Enriched Sciences Magnets (en) Traduki
St. John's School (en) Traduki
St. Francis Episcopal School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Eric Chase Anderson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Juman Malouf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
aktoro
animaciisto
produktoro
verkisto
scenaristo
filmproduktoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1994– vd
Verkado
Verkoj The Darjeeling Limited ❦
The Royal Tenenbaums ❦
Moonrise Kingdom ❦
Mirinda sinjoro Vulpo ❦
Rushmore ❦
Hotel Chevalier ❦
Bottle Rocket ❦
The Life Aquatic with Steve Zissou ❦
The Squid and the Whale ❦
La Granda Budapeŝta Hotelo ❦
Isle of Dogs ❦
Bar Luce of Prada vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wesley Wales "Wes" ANDERSON (n. la 1-an de majo 1969) estas usona scenaristo, produktoro kaj reĝisoro de plenlongaj filmoj kaj reklamvideoj, kiu famiĝis per la filmo Rushmore el 1998. [1] Li estas konata pro kreado de filmoj, kiuj estas kaj distingaj laŭ sia rakonta stilo kaj laŭ vidaĵoj. Liaj filmoj karakteriziĝas per unika vida stilo kaj forta emfazo de simetrio, precizaj kameraaj movoj, karakterizaj koloroj kaj malrapidaj scenoj. Multaj el liaj filmoj traktas rompitajn aŭ delikatajn familiajn rilatojn. [2]

Li estis nomumita por Akademia Premio por Plej Bona Origina Scenaro tri fojojn : en 2001 por The Tenenbaums, en 2012 por The Full Moon, kaj en 2014 por The Grand Budapest Hotel. [3] Li gajnis la premion por Plej Bona Animacia Kurtfilmo por The Wonderful Story of Henry Sugar (2023). Li estas dufoja gajninto de la Berlina Filmfestivalo pro The Grand Budapest Hotel kaj la animacia filmo Isle of Dogs (2018). [4]

Ĉiuj liaj filmoj havas similan estetikon, la rakonto estas rakontita malrapide, la bildo estas desegnita per primaraj koloroj. En la muziko li uzas popolmuzikon kaj fruan rokon, precipe klasikan britan rokon. Anderson kombinas apartan humuron kun komprenemaj portretoj de neperfektaj herooj - en siaj filmoj reprezentantoj de la riĉuloj kaj laboristaj klasoj ofte kolizias. Alia trajto de lia verko estas, ke li ŝatas filmi la samajn aktorojn en malsamaj filmoj. Li laboras kun la sama teamo jam de multaj jaroj.

Multaj el la ĉefaj aktoroj en la anglo-usona filmmondo videblas en la rolantaro de pluraj el liaj filmoj, inkluzive de Owen Wilson, Tilda Swinton kaj Bill Murray. Inter liaj (ĝis januaro 2022) dek plenlongaj filmoj estas du plenlongaj halt-moviĝaj animaciaj filmoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Wes Anderson (November 13, 2013). Arkivita el la originalo je April 28, 2017.
  2. The Unique Filmmaking Style of Wes Anderson. The Los Angeles Times (June 28, 2012). Arkivita el la originalo je October 25, 2013. Alirita October 18, 2013 .
  3. Baftas 2015: Boyhood wins top honours but Grand Budapest Hotel checks out with most (February 8, 2015). Alirita November 13, 2020 .
  4. . Berlin Film Festival Winners: 'Touch Me Not' Is Golden Bear; Wes Anderson Takes Best Director For 'Isle Of Dogs' – Full List (February 24, 2018). Alirita February 25, 2018 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]