Wes Studi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wes Studi
Wes Studi
Wes Studi
Persona informo
Wes Studi
Naskonomo Wesley Studie
Naskiĝo 17-an de decembro 1947
en Usono Nofire Hollow, Oklahoma, Usono
Etno Ĉerokoj vd
Lingvoj anglaĈeroka vd
Loĝloko Santa Fe vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Tulsa Community College • Chilocco Indian Agricultural School vd
Familio
Edz(in)o Maura Dhu
Infanoj Kholan Studi • Daniel Studi vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1988 - nuntempo
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Wes Studi en unu el siaj roloj

Wesley "Wes" STUDI (naskiĝinta la 17-an de decembro 1947) estas usona aktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Wes Studi estas ano de indiana tribo de ĉerokoj, per kies lingvo li parolis ĝis sia kvina jaro, antaŭ ol li eklernis en baza lernejo anglan lingvo. Li abiturientiĝis en Tulsa Junior College. Reveninte el militservo el Vjetnamio li tre aktive alliĝis en movadon por rajtoj de la usonaj indianoj (en 1973 li partoprenis okupon de Wounded Knee en Suda Dakoto) kaj helpis kun eldonando de ĉerokaj ĵurnaloj.

Li vivis kelke da jaroj en sia ĉevala ranĉo. Fine de la 70-aj jaroj li eksedziĝis kaj ekstartis aktoran vojon. La unuajn scenejajn spertojn li akiris kiel membro de teatra ensemblo American Indian Theatre Company kaj en sia soloa veturprogramo Coyote Chews His Own Tail (Kojoto mordas sian voston).

Simile kiel lia kanada kolego Graham Greene li eniris en kinematografion de la 90-aj jaroj kiel reprezentanto de fortaj karismaj indianoj en signifaj historiaj filmoj el Sovaĝa Okcidento: "la plej forta" batalanto de tribo pavnejoj (Pawnee) en filmo Dances with Wolves kaj venĝavida hurona spiono Magua en adaptigo de aventurema romantisma libro de James Fenimore Cooper The Last of the Mohicans.

Sed plej multe li interesigis per sia impoza interpretado de titola rolo de legenda estro kaj ŝamano de apaĉa tribo ĉirikavoj en biografia fresko Geronimo. La mutan figuron de la indiana ŝamano, kiu aperigas sin al Jim Morris en alkoholaj kaj drogaj vizioj, li kreis en muzika biografia dramo The Doors.

Poste li realiĝis en precipe akcia ĝenro: unuokula ĉefo de vendejo kun armiloj Sagat en terurplena filmo laŭ komputila ludo Street Fighter: Lasta batalo, losangelesa policisto Casals aŭ misteroplena gangstero Hannover. Lia nekutime profunda voĉo ofte sonas en televidaj dokumentoj kun indiana temaro. Li estas ankaŭ aŭtoro de du libroj por infanoj.