Wesertal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wesertal
Blazono
Wesertal (Germanio)
Wesertal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Kaselo
Distrikto Distrikto Kassel
Urborajtoj -
Telefona antaŭkodo 05571, 05572, 05574
Poŝtkodo 34399
Aŭtomobila kodo KS, HOG, WOH
Oficiala Municipokodo 06633030
Politiko
Komunumestro Cornelius Turrey (SPD)
Adreso de la administrejo In der Klappe 1a, 34399 Wesertal
Demografio
Loĝantaro 5110 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 36′ N, 9° 36′ O (mapo)51.69.6Koordinatoj: 51° 36′ N, 9° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 119 m
Areo 52,65 km²
Oficiala retejo https://www.gemeinde-wesertal.de/
vdr

Wesertal - prononco [VE:zata:l:] - estas komunumo en Germanio, ekestinta komence de la jaro 2020 el la antaŭe najbaraj komunumoj Wahlsburg kaj Oberweser. La nomo Wesertal jam estas klara aludo al tio ke la komunumo situas borde de la rivero Weser. La loĝloko(j) troviĝas en la distrikto Kassel de la federacia lando Hesio, kaj apartenas al la distriktaro Kaselo, la norda triono de la federacia lando. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5110 loĝantojn. Wesertal havas areon de 52,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 97 loĝantoj/km². Al la komunumo interalie apartenas la loĝlokoj Gieselwerder, la administra sidejo, kaj Lippoldsberg.

La nova komunumo je tri kvaronoj limas al la najbara federacia lando Malsupra Saksio kaj krome nur sudokcidente limas al la vasta arbaro Reinhardswald - al aliaj komunumoj de Hesio ne estas rektaj limoj. Sed la komunumo Reinhardshagen situas iom pli sude, kaj la komunumoj Bad Karlshafen, Hofgeismar kaj Trendelburg  iom pli okcidente, trans la arbaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

monaĥeja kirko en Lippoldsberg
la historia administrejo en Gieselwerder