West Bromwich Albion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri angla futbalteamo Albion. Pri Albion, ĉefurbo de la usona kantono Noble (Indianio), vidu provizore la tekston pri la kantono.
West Bromwich Albion
futbala klubo
Kluba nomo  West Bromwich Albion Football Club
Fondita  1878
Stadiono  The Hawthorns
Kapacito  26 500
Prezidanto  Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Jeremy Peace
Trejnisto  Hispanio Pepe Mel
Ligo  Championship
2021/22  10-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

West Bromwich Albion (oficiale West Bromwich Albion Football Club) – ankaŭ neformale nomata The Baggies (etimologio malsamopinie pridiskutata) aŭ The Throstles ("la turdedoj", biologia familio de birdoj; turdedo bildiĝas interalie en la kluba blazono) – estas futbalklubo en la urbo West Bromwich ene de la metropola distrikto Sandwell de la metropola provinco kaj regiono West Midlands de Anglio. La klubo fondiĝis en 1878, fare de laboristoj el fabriko por risortoj, kaj estas inter la plej konataj futbalkluboj el la regionego ĉirkaŭ la urbo Birmingham.

La en 1878 fondita klubo komence havis la nomon West Bromwich Strollers. Je la 23-a de novembro de tiu jaro estis la unua matĉo, kontraŭ teamo de loka fabriko pri sapo - nuntempe kuriozas rimarki ke tiam ankoraŭ ambaŭ teamanoj havis po 12 sportistojn, dum baldaŭ poste normiĝis la nombro de nur po 11 sportistoj en futbalmatĉo. Post iom pli ol jaro la klubo ekhavis sian nunan nomon. La klubo estas fondomembro de la en 1888 naskita anglia ligo de futbalo The Football League, de kiu en 1992 disbranĉiĝis la ekde tiam pli alta Premier League.

la unua vira teamo de la klubo en 1888

La klubo en 1957 estis la unua brita futbalteamo, kiu gajnis matĉon en Sovetunio kaj en 1978 ĝi estis la unua brita futbalteamo, kiu matĉe konkuris en la komunisma Popola Respubliko de Ĉinio.

la turdeda figuro "BaggieBird", unu el du klubaj maskotoj