Westerland
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Turisma poŝtkarto kun salutoj en Esperanto de la insulo, supre maldekstre la sama orkestra "konko" de Westerland
Westerland | ||||
| ||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||
Distrikto | Distrikto Norda Frislando | |||
Urborajtoj | Urbo de 1905 ĝis 2008 | |||
Koordinatoj | 54°54′36″N 8°18′27″O / 54.91°N, 8.3075°O (mapo)Koordinatoj: 54°54′36″N 8°18′27″O / 54.91°N, 8.3075°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 5 m | |||
Areo | 10,45 km² | |||
Telefona antaŭkodo | 04651 | |||
Poŝtkodo | 25969–25980 | |||
Aŭtomobila kodo | NF | |||
Komunumestro | Petra Reiber | |||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||
Adreso de la administrejo | Andreas-Nielsen-Str. 1 | |||
Oficiala retejo | http://www.stadt-westerland.de/ | |||
Westerland (dane Vesterland, frise Wäästerlön aŭ Weesterlön) inter la jaroj 1905 kaj 2008 estis urba komunumo, kaj ekde la jaro 2009 estas la centra parto de laŭ areo plivastigita komunumo Sylt en Germanio. Ĝi troviĝas sur la insulo Sylt en la Norda Maro kaj estas ties plej grava loĝloko. Administre ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de la jaro 2007 Westerland havis 9 032 loĝantojn, fine de decembro 2018 la laŭ areo plivastigita komunumo Sylt havis 13 595 loĝantojn.
Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en Westerland ekzistis tute vigla Esperanto-grupo, kaj dum majo 1981 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Herbert Bruns: SYLT – Natur, Erholung, Forschung, Lehre, Umweltbelastung, Inselplanung und Bürgerinitiative. Dokumentation vom Kampf gegen 'Atlantis' und für Sylt. Vol. 4 (Nr. 37–52) en la serio "Biologische Abhandlungen", Biologie-Verlag, Wiesbaden 1975.
- Manfred Wedemeyer/Harald Voigt: Westerland. Bad und Stadt im Wandel der Zeit. Stadt Westerland, Westerland 1980.
