Westlife

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Westlife
de maldekstre dekstren: Shane Filan, Nicky Byrne, Mark Feehily kaj Kian Egan dum koncerto en 2007
de maldekstre dekstren: Shane Filan, Nicky Byrne, Mark Feehily kaj Kian Egan dum koncerto en 2007
Fondo 1998
Ĝenro popmuziko
Oficiala retejo oficiala retejo
Muzikistaro
kantado Nicky Byrne
kantado Shane Filan
kantado Kian Egan
kantado Mark Feehily
kantado eksmembro: Brian McFadden (1998-2004)
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Westlife (angle, prononco "Ŭestlajf"] estas irlanda muzikgrupo de kvar (ĝis la jaro 2004 kvin) junaj viroj. La grupo, kiu konsideriĝas en la popmuzika komerca kategorio "boy band", formiĝis en somero 1998: tiam la kvar sursceneje kantantaj kaj dancantaj membroj estis 19-jaraj (Nicky Byrne kaj Shane Filan) respektive 18-jaraj (Mark Feehily, Kian Egan kaj Brian McFadden). Kun baladoformaj popmuzikaj kantoj kaj reputacio de aparte bonkondutaj knaboj, la grupanoj de Westlife aparte en sia hejmlando, la Respubliko Irlando, kaj en Britio rapide iĝis tre sukcesa muzikgrupo. Tutmonde ĝis la fino de la jaro 2009 vendiĝis pli ol 43 milionoj da kompaktdiskoj kun muzikaĵoj de la grupo. En 1999 la konata irlanda kantisto Ronan Keating akompanis la grupan sukcesiĝon kiel kun-manaĝero.

Membroj

  • Nicky Byrne (naskiĝis la 9-an de oktobro 1978 en Dublino) antaŭ sia kariero kiel popkantisto volis iĝi profesia futbalisto en la angla futbala klubo Leeds United. Fakte li en 1997 en 11 matĉoj futbalis por la irlanda klubo Cobh Ramblers kiu tiutempe konkursis en la dua nacia ligo pri futbalo. En 2003 Nicky Byrne geedziĝis kun la junaĝa koramikino Georgina Ahern, filino de la eksa irlanda ĉefministro Bertie Ahern. La paro havas du ĝemelajn filojn, Rocco Bertie kaj Jay Nicky, kiuj naskiĝis la 20-an de aprilo 2007.
  • Shane Filan (naskiĝis la 5-an de julio 1979 en Sligo) frue entuzismiĝis pri muziko kaj danco. La unua muzikgrupo, en kiu li partoprenis, havis la nomon IOYOU, kaj poste transformiĝis al la grupo Westlife. Shane Filan kun Mark Feehily estas la gvidaj kantistoj de la grupo. Iujn kantojn li kunverkis. En 2003 li geedziĝis kun Gillian Walsh. La paro filinon, Nicole Rose (naskiĝis la 23-an de julio 2005) kaj filon, Patrick Michael (naskiĝis la 15-an de septembro 2008). Komence de la jaro 2010 antaŭvidatas la naskiĝo de ilia tria infano.
  • Kian Egan (naskiĝis la 29-an de aprilo 1980 en Sligo) same estis membro de la grupo IOYOU. Al la suma sono de la grupo li kontribuas kun sia rimarkeble raŭka rokmuzika voĉo. Krome li ludas pianon kaj gitaron. Li verkis inter alie la kantojn Don't Let Me Go kaj When You Come Around. Ekde majo 2009 li estas edziĝinta al la brita aktorino Jodi Albert.
  • Mark Feehily (naskiĝis la 28-an de majo 1980 en Sligo) same antaŭe apartenis al la muzikgrupo IOYOU kaj estas la plej juna grupano. En 2005 li publike anoncis sian gejecon. Ekde komence de la jaro 2005 li vivas kun la muzikisto Kevin McDaid, membro de la eksa muzikgrupo "V".
  • Bryan McFadden (naskiĝis la 12-an de aprilo 1980 en Dublino) en marto 2004 forlasis la grupon, por havi pli multe da familia tempo kun sia tiama edzino Kerry Katona, de kiu li intertempe divorciĝis, kaj kun siaj du infanoj. Nun li estas sukcesa soloa muzikisto kaj vivas kun la aŭstralia kantistino Delta Goodrem.

Diskografio

  • Westlife (1999)
  • Number 1 Hits and Rare Tracks (2000)
  • Coast to Coast (2000)
  • World of Our Own (2001)
  • Unbreakable - The Greatest Hits Volume 1 (2002)
  • Turnaround (2003)
  • Allow Us to Be Frank (2004)
  • Face to Face (2005)
  • Released (2005)
  • The Love Album (2006)
  • Back Home (2007)
  • Where We Are (2009)

Koncertaj vojaĝoj

  • 2001: Where Dreams Come True
  • 2002: World of Our Own
  • 2003: Unbreakable - The Greatest Hits
  • 2004: Turn Around
  • 2005: The Number Ones
  • 2006: Face to Face
  • 2007: The Love Tour
  • 2008: Back Home Tour
  • 2008: Croke Park

Notoj


Eksteraj ligiloj