Whakatane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Whakatane (urbo))
Whakatane
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 3120
Demografio
Loĝantaro 15 850  (2018) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 58′ S, 176° 59′ O (mapo)-37.964176.984Koordinatoj: 37° 58′ S, 176° 59′ O (mapo) [+]
Areo 4441 km² ( 444 100 ha) [+]
Horzono UTC+12:00 [+]
Whakatane (Nov-Zelando)
Whakatane (Nov-Zelando)
DEC
Whakatane
Whakatane
Situo de Whakatane

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Whakatāne [+]
vdr

Whakatane estas urbo kun ĉ. 18 000 loĝantoj en la regiono Golfo de Abundeco en Nov-Zelando. En la Whakatane-distrikto loĝas pliaj 15 000 homoj, per tio Whakatane havas 33 000 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Maoria-setlejo en tiu areo datas el ĉ. 1200. Laŭ Maorio-rakontoj Toi te Huatahi, ankaŭ nomata Toi Kairakau, surteriĝis apud Whakatane, ĉirkaŭ 1150, por serĉi sian nepon Whatonga. Li ne trovis Whatonga-n kaj decidis konstrui pa-on (vilaĝon) je la plej alta pinto.

La regiono ĉirkaŭ Whakatane estis grava dum la Maorimilitoj meze en la 19-a jarcento.

Industrio kaj turismo[redakti | redakti fonton]

Haveno de Whakatane

La plej gravaj industrioj de la urbo estas: arbarkulturo, laktoproduktado, hortikulturo, fiŝkaptado, turismo kaj industrio mem. Whakatane estas la alirejo al la Blanka Insulo (Whakaari), la plej aktiva vulkano de Nov-Zelando, situas 48 kilometojn norde de Whakatane. Aliaj popularaj turismaj altiraĵoj estas: naĝado kun delfenoj, rigardi balenojn, ondorajdado, ĉasado kaj marŝado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]