Saltu al enhavo

What's Eating Gilbert Grape

El Vikipedio, la libera enciklopedio
What's Eating Gilbert Grape
filmo
Originala titolo What's Eating Gilbert Grape
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1993, 28 apr. 1994
Ĝenro rakonto pri plenkreskiĝo, drama filmo, komedia filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Sven Nykvist
Reĝisoro(j) Lasse Hallström
Produktisto(j) Lasse Hallström
Scenaro Peter Hedges
Loko de rakonto Iovao
Muziko de Alan Parker
Rolantoj Johnny Depp • Juliette Lewis • Mary Steenburgen • Leonardo DiCaprio • John C. Reilly • Darlene Cates • Crispin Glover • Cameron Finley • Kevin Tighe • Laura Harrington • Mary Kate Schellhardt
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

What's Eating Gilbert Grape (Kion manĝas Gilbert Grape) estas usona filmo de 1993, de la sveda reĝisoro Lasse Hallström, kiu famiĝis Johnny Depp kaj ekpopularigis junan Leonardo DiCaprio, kiu atingis du nomumojn al Oskar-premio kaj al la Ora Globo kiel plej bona duaranga aktoro ludanta adoleskulon kun intelekta malkapablo. La filmo estis bazita sur scenaro kaj siavice samnoma romano de Peter Hedges.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En malgranda kaj trankvila vilaĝo Endora (en interna Usono) preskaŭ neniam okazas io. Tie loĝas senstruktura familio Grape en kampardomo. La plej aĝa el la gefiloj kiu plenumas rolon de familiestro, Gilbert, devas suferi monotonan vivon inter laborposteno en la loka nutrovendejo, lia edziniĝinta pli aĝa amantino, kaj lia dependanta familio, en kiu elstaras neaktivan patrinon, kiu suferas malsanan trodikecon, akiritan post la morto de ŝia edzo; la juna frato, Arnie, montras evidentan intelektan malkapablon; la fratino Ellen estas la plej juna kaj tute malamas ilian situacion; dum Amy la plej aĝa zorgas pri la hejmlaboroj; Gilbert disponas de malmulta tempo por li mem, ĉar dum granda parto li devas kontroli la ne ĉiam antaŭvideblan kaj danĝeran konduton de sia frato Arnie. Tiukadre li iĝas timida, nesprimema kaj facila predo por la seksema edzino de altrangulo. Ankaŭ ŝi loĝas en kampardomo kiu faciligas la ekstergeedzajn rilatojn.

Tien alvenas juna Becky, kiu venas kun sia avino per ruldomo. Gilbert dezirus amikiĝi kun ŝi (kaj eĉ iom pli), sed liaj familiaj devoj malhelpas siajn dezirojn; krome en liaj sentoj konfliktas la seksallogon fare de lia amantino kaj la altiro al Becky. Aliflanke la dorlotemo de Arnie komplikigas la vivon de la familio. Ankaŭ Becky estimas la kompatindan Arnie.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Johnny Depp, Gilbert Grape
  • Juliette Lewis, Becky. lia amikino
  • Leonardo DiCaprio, Arnie Grape, lia frato
  • Darlene Cates, Bonnie Grape, lia patrino
  • Laura Harrington, Amy Grape, lia plej aĝa fratino
  • Mary Steenburgen, Betty Carver, lia amantino
  • Mary Kate Schellhardt, Ellen Grape, lia plej juna fratino
  • John C. Reilly, Tucker Van Dyke, lia amiko en la vilaĝo
  • Crispin Glover, Bobby McBurney,
  • Kevin Tighe, Ken Carver, la edzo de lia amantino
  • Penelope Branning, Avino de Becky

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]