What's New, Pussycat?
What's New, Pussycat? | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | What's New Pussycat? |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1965 |
Ĝenro | romantika komedio |
Kameraado | Jean Badal |
Reĝisoro(j) | Clive Donner • Richard Talmadge |
Produktisto(j) | Charles K. Feldman |
Scenaro | Woody Allen |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Burt Bacharach |
Rolantoj | Peter Sellers • Peter O’Toole • Romy Schneider • Capucine • Paula Prentiss • Woody Allen • Ursula Andress • Eddra Gale • Howard Vernon • Katrin Schaake • Michel Subor • Jess Hahn • Eléonore Hirt • Jean Parédès • Françoise Hardy • Annette Poivre • Barbara Sommers • Colin Drake • Daniel Emilfork • Jacques Balutin • Louise Lasser • Marc Arian • Marcel Gassouk • Richard Burton • Robert Rollis • Sabine Sun • Tanya Lopert • Georges Douking • Gilbert Servien • Jean-Pierre Zola |
IMDb | |
What's New, Pussycat estas komedia filmo de 1965, kindebuto de Woody Allen kiel aktoro kaj scenaristo, krom satiro de la moda spirito de edzininterŝanĝo de mezo de la 1960-aj jaroj. Ĝi estos reĝisorita de Clive Donner kaj protagonistigita de Peter O'Toole kaj Peter Sellers, kun Romy Schneider, Capucine, Paula Prentiss kaj Ursula Andress.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Michael James, nelacigebla flirtemulo (Peter O'Toole), iras ĉe Fritz Fassbender, fama germana psikologo - aŭ kiel li difinas sin: freŭda psikanalizisto - (Peter Sellers) ĉar li timas engaĝiĝi kun sia amatino Carole (Romy Schneider). La psikologo, siavice, estas nove enamiĝinte kun neŭroza paciento kiu finfine enamiĝas al Michael. Victor, mallerta kaj memkonscia juna ekzistadista verkisto (Woody Allen), vane provas konkeri Carole, kreante cirklon de amoj kiu kondukas al festo en luksa hotelo, meze de implikaĵoj kaj intrigoj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Peter Sellers kiel Dro. Fritz Fassbender
- Peter O'Toole kiel Michael James
- Romy Schneider kiel Carole Werner
- Capucine kiel Renée Lefebvre
- Paula Prentiss kiel Liz Bien
- Woody Allen kiel Victor Shakapopulis
- Ursula Andress kiel Rita, paraŝutistino
- Richard Burton kiel viro en striptizejo (eksterliste)
- Françoise Hardy kiel sekretariino (eksterliste)