White Panther Party

El Vikipedio, la libera enciklopedio
White Panther Party
partio
Komenco 1968 vd
Fino 1980 vd
Lando(j) Usono vd
Ideologio

marksismokontraŭrasismokontraŭkapitalismo

Fondinto(j) Lawrence Plamondon • Leni Sinclair • John Sinclair vd
Ĉefestro(j) John Sinclair vd
vdr

White Panther Party estis ekstremmaldekstra kontraŭrasisma usona politika kolektivo fondita en 1968 fare de Pun Plamondon, Leni Sinclair kaj John Sinclair. Ĝi estiĝis kiel respondo al intervjuo kie Huey P. Newton, kunfondinto de la Black Panthers, estis demandita pri kio blankuloj povus fari por subteni la Nigrajn Panterojn. Newton respondis, ke ili povus formi Blankan Panteran Partion. La grupo pri kontraŭkulturo prenis la nomon kaj dediĉis sian energion al "kultura revolucio". John Sinclair faris ĉiun penon por certigi, ke la Blankaj Panteroj ne konfuziĝu kun blanka supremaciisma grupo, respondante al tiaj asertoj. La partio laboris kun multaj etnaj rajto-defendaj grupoj en la Ĉielarka Koalicio.