Whitehall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Whitehall en Londono, direkte suden al la palaco Westminster.

Whitehall estas strato kaj kvartalo lokita en la distrikto Westminster en Londono, Anglio. Ĝi estas grava stratego, kiu kunligas la Parliament Square norde (centro de la brita registaro) al la tradicia kvartalo Charing Cross sude, kiu hodiaŭ troviĝas je la suda fino de Trafalgar Square kaj estas markita de la statuo de Karlo la 1-a (ofte rigardita kiel la koro de Londono). La strato estas bordita de pluraj ministrejoj. En la angla lingvo, la vorton "Whitehall" oni do ankaŭ uzas kiel sinonimon de la ŝtatadministraro.

La nomo devenas de la vasta palaco Whitehall, kiu malnovtempe etendiĝis sur tiu areo, sed estis plejparte detruita de incendio en 1698. Whitehall estis origine larĝa vojo, kiu direktis al kaj atingis la frontan fasadon de la palaco.

Vidu ankaŭ